Raĥel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Raĥel, laŭ Biblio, estis la preferata edzino de Jakobo.

Pri tio rakontas la Genezo, la unua libro de la Biblio, en ĉapitroj 29 kaj 30. Laŭ ĝi Jakobo havis la problemon, ke Raĥel havis pli aĝan, sed malpli belan fratinon, Lea, kiu ankoraŭ ne estis edzino, kaj laŭ ilia patro Laban

26 ...En nia loko ne estas moro, ke oni donu la pli junan antaŭ ol la pli maljunan.

Pro tio Jakobo devis edziĝi al Lea kaj servi al Laban sep jarojn por ricevi ankaŭ Raĥelon kiel edzinon (la geedziĝo efektiviĝis jam komence de tiu tempo).

Ĉar Lea naskis kvar filojn (Ruben, Simeon, Levi, Jehuda), sed "Raĥel estis senfrukta", la geedzeco ne estis tre feliĉa; Raĥel fine donis al Jakobo sian sklavinon Bilha kiel anstataŭulinon, kaj ŝi anstataŭe naskis du filojn (Dan, Naftali). Post tio ankaŭ Lea agis same, kaj ŝia sklavino Zilpa naskis al Jakobo du pliajn filojn (Gad, Aŝer).

Post tio Lea denove gravediĝis kaj naskis du pliajn filojn (Isaĥar, Zebulun) kaj filinon (Dina) kaj estis certa, per tio konkeri la koron de Jakobo. Sed "Dio rememoris Raĥelon kaj malŝlosis ŝian uteron", tiel ke ŝi naskis Jozefon. Raĥelo mortis dum akuŝo de dua filo Benjamen.

Tiel el 12 infanoj de Jakobo nur du (Jozefo kaj Benjamen) estis de Raĥel, sed ankaŭ Dan kaj Naftali kalkuliĝis kiel ŝiaj idoj, ĉar ilia patrino estis ŝia sklavino.

Ŝablono:Biblia persono