Raŝido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Raŝido (رشيد en la araba, aŭ Rozeto, Rosette en la franca ) estas havena urbo en la Nildelto en Egiptio. Ĝi lokiĝas je 65 km oriente de Aleksandrio kaj ĝi etendiĝas ĉe la maldekstra okcidenta brako de la Nilo, ne for de la mediteraneo.

Ĝi enhavas 37000 loĝantojn.

Ĝia situacio ĉiam donis al si ĉefan strategian gravecon. Ĉe la greka periodo, ĉi tie etendiĝis la Bolbotino. Dum la invado de Egiptio fare de Amr Ibn Al-Ass, oni nomis ankoraŭ tiun regionon tiel. Tiam, Raŝido estis nur haveneto pro la hegemonio de Aleksandrio. Ĉi tie la gento dirus al vi ke la kalifo Harun Ar-Raŝid fondis ĝin, tiel ĝi akiris sian araban nomon. Ek de la fondo de Kairo Aleksandrio malprosperis kaj Raŝido elvolviĝis. Ĝi atingis sian apogeon en la 17a kaj 18a jarcentoj, otomana periodo de komercaj interŝanĝoj kun la Sublima Pordo (Istanbulo) per sia monopolo sur la delta rizo. La urbo iĝis kosmoplita kaj elvolviĝis belegaj domoj de la militistoj kaj komercistoj, moskeoj, banejoj, ortodoksaj grekaj kaj koptaj eklezioj, multe da ornamaĵoj ĝis la urbaj pordoj.

La urbo malprosperis post ol Muhammad Ali ordonis fosi en 1819 la kanalon de Mahmudiya kiun tiel proksimigis Aleksandrio kaj Kairo. Tiuj taskoj celis kanaligi la Nilfluon en la delto ek de la baraĵo de El-Qanater. Tiel Egipto eniĝis la modernecon.

En distanco de kelkaj kilometroj norde de la urbo, troviĝis tio kion la francoj nomis La Fuorton Julien ek de la Bonaparta ekspedicio de Egipto. Ĝi estis konstruita laŭ la ordono de la Sultano Qaïtbay kiu estis unu el la lastaj mamelukaj sultanoj. Li ankoraŭ konstruis la samnama citadelo de Aleksandrio. La Fuorto havis moskeon kun granda minareto kiu falis de tiam. Poste la francoj transformis ĝin por ilia uzado . En julio 1799, je la ĉirkaŭaĵo de la fuorto, franca militisto, la kapitano François-Xavier Bouchard eltrovis la faman Rozetan Ŝtonon. Rememorigu, tiu ŝtono el la greka periodo portas enskribojn de la sama teksto en tri skriboj. Dank'al tio, en 1822 Jean-Francois Champollion sukcesis la deĉifradon kaj la komprenon de la hieroglifoj. La Rozeta ŝtono estas nun elmetita en la British Museum.