Rabak

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rabak, arabe ربك estas grandurbo kaj ĉefurbo de subŝtato en Sudano. Ĝi estas ankaŭ duobla urbo kun Kosti.

Riverbordo en Rabak

Bazaj informoj

Geografio

Rabak situas sur montetaro en la suda parto de la lando laŭ dekstra bordo de Blanka Nilo. En la alia flanko etendiĝas Kosti, inter ili ponto funkcias. Kosti troviĝas 7, Vad-Medani 164, Ĥartumo 272, Al Ubajid 273, Omdurban 278, Etiopio 340, Kassala 471 km.

Historio

Rabak iĝis subŝtata ĉefurbo en 1994.

Ekonomio

En Rabak grava fabriko pri cementoj funkcias. La urbo estas unu el gravaj komercaj urboj de Sudano.

Trafiko

Rabak havas flughavenon. Vojoj kuras al Ĥartumo kaj Sud-Sudano, tra Kosti ankaŭ al aliaj urboj. Nun neuzitaj reloj kuras al Sudanhavenurbo kaj Al Ubajid.

Klimato

En Rabak la averaĝa temperaturo varias inter 27 kaj 32 °C. La varmo en aprilo kulminas, en januaro malkulminas. Jare pluvas po 326 mm. La pluvo kulminas en aŭgusto. Inter decembro-marto neniam pluvas.

Fontoj