Rabotilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rabotilo

Ligna rabotilo

Ligna rabotilo
Klasifiko lignaĵista instrumentaro
Uzata por rabotado de ligno
vdr

Rabotilo estas laborilo por ebenigi, glatigi surfacojn el diversaj materialoj (ligno, plasto, metalo), sed ankaŭ por malgrandigi dimension de fabrikata aĵo.

La rabotiloj de la lignaĵisto konsistas el fusto kun tie fiksita klingo, kiu laŭ rekta movo detranĉas mallarĝajn kaj maldikajn striojn (rabotaĵojn, splitojn) el la prilaborata materialo. La dikon de la detranĉata tavolo oni povas fiksi per alistarigo de la klingo.

La rabotilo konsistas, krom klingo kaj fusto, el blokadkojno (kiu tenas la klingon) kaj tenilo.

Tipoj de rabotiloj

Oni povas disigi en tri kategorioj:

Manaj (senmotoraj) rabotiloj

  • glatiga rabotilo (vidu foton) ;
  • kruda rabotilo (kun du klingoj)
  • dentrabotilo servas por prepari jam rabotitan surfacon al gluizo; ĝi skrapas la surfacon
  • rabetrabotilo estas mallarĝa glatiga rabotilo
  • fundorabotilo
  • dupersona rabotilo kun du preniloj ĉe barelfaristo
  • kanelrabotilo (por fari arkformajn kanelojn en la barelfundon)
  • ledorabotilo de selisto (dumana tirrabotilo
  • korbfarista rabotilo estas simila al rabetrabotilo
  • rabotilego, ebeniga rabotilo;

Manaj kunmotoraj rabotiloj

  • elektra rabotilo por manlaboro
  • interna rabotmaŝino de barelfaristo

Maŝinoj

  • (ebeniga) rabotmaŝino por ebenigi, malkurbigi
  • (lign)-rabotatoro por raboti paralele kaj je peciza dikeco (ofte rabotatoro kaj ebeniga rabot-maŝino kombiniĝas en unu nura maŝino).
  • metal-rabotatoro, same por raboti paralele kaj je peciza dikeco sed kun sistemo tute alia ol por ligno.

pli detale kun bildoj en Esperanta Bildvortaro

Proverbo

En la ĉiutaga parolo – en multaj landoj – iĝis proverbo: Kie oni rabotas, tie falas ankaŭ la rabotaĵo. Tiel oni aludas pri tio, ke ĉio eble havas ankaŭ malavantaĝojn, kiujn oni ne povas eviti.