Raboto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raboto
kastelo
konstruaĵo [+]

LandoBelgio
RegionoFlandrio
SituoGento
- koordinatoj51° 3′ 38″ N, 3° 42′ 47″ O (mapo)51.0604173.713194Koordinatoj: 51° 3′ 38″ N, 3° 42′ 47″ O (mapo)

Raboto (Belgio)
Raboto (Belgio)
DEC
Raboto
Raboto

Map
Raboto
Vikimedia Komunejo:  Rabot (monument) [+]
vdr

La Raboto (nederlandlingve: het Rabot) estas monumento en la flandra urbo Gento.

jen en esperantista foto -
jen en pli suna tago

Ĝi iam estis plifortigita kluzo je la rivereto Lieve. Konstruita en la jaroj 1489-1491, la Raboto rememorigas al la sukcesa rezisto de la Gentanoj dum la sieĝo fare de la armeo de Maksimiliano de Aŭstrio en 1489.

Ĝis la fino de la 18a jarcento oni ĉi tie petis vojimposton por ŝipoj kiuj enveturis la urbon. En 1872 la Lieve estis plenigita ekster la urbo kaj oni plialtigis la stratan nivelon por konstrui la stacidomon Raboto. La milita konstruaĵo tiel perdis sian funkcion. Nuntempe estas la fina punkto de la turismaj boatoj de la Genta urbocentro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.