Racionala nombro

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Racionala nombro (aŭ racia nombro) estas kvociento de du entjeroj; ekzemple 3/7.

[redakti] Pli abstrakte

Matematike, eblas difini la racionalajn nombrojn kiel ordajn parojn de entjeroj (a,b), kie b \neq 0.

Oni difinas adicion kaj multiplikon laŭ la jenaj reguloj:

  • (a,b)+(c,d)=(a \cdot d + b \cdot c, b \cdot d)
  • (a,b) \cdot (c,d)=(a \cdot c, b \cdot d)

Pro tio ke eblas esprimi racionalajn nombrojn plurmaniere (ekz. 1/2 = 2/4) oni aldonas la jenan ekvivalentorilaton:

  • (a, b) ~ (c, d) se kaj nur se a \cdot d = b \cdot c

La kvocientan aron, kiun difinas ~, oni reprezentas per Q. Kune kun la operacioj + kaj ×, Q estas korpo, kaj fakte la plej malgranda korpo kiu enhavas la entjerojn.

[redakti] Vidu ankaŭ


Matematiko
Ĉi tiu artikolo pri "Racionala nombro" ankoraŭ estas ĝermo pri matematika temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.