Radblokilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pluraj veturiloj radblokitaj en Teksaso

Radblokilo estas aparato, kiu ebligas senmovigi radon de aŭtomobilobuso.

La aparato estas uzata de policanoj, kiam aŭtisto parkas en malĝusta loko aŭ faris alian delikton, pro kiu ili volas malebligi la forveturon. Post pago de punmono ili malŝlosas la aparaton kaj liberigas la veturilon.

Foje uzas la radblokilon la ŝoforoj mem por protekti la veturilon kontraŭ ŝtelistoj.

La aparaton oni komencis uzi unuafoje en la usona urbo Denvero, tial ĝi ricevis nomon Denvera boto (angle: Denver boot, france sabot de Denver).

La radblokilon inventis en 1944 kaj en 1953 patentis Denvera violonisto Frank Marugg, amiko de policanoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]