Radhokeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Radhokeorulhokeo estas tipo de hokeo, tio estas sporto kie oni klopodas enmeti diskon aŭ pilkon en kontraŭan kadran golejon per kurbaj bastonoj. Tiu hoketipo distingiĝas el aliaj hoketipoj per tio ke ludantoj (po kvin en ĉiu teamo) moviĝas sur rulsketiloj (pli ekzakte sur vicradaj sketiloj) kaj frapas pilkon kaj ne diskon.

Ĝi estis inventita fine de la 19-a jarcento en Anglio kiel adapto de la glacihokeo. En 1924 oni kreis la Internacian Federacion de Glitado, kiu regulas tuin sporton same kiel la artan glitadon, la glitokuradon kaj la linihokeon. La fondintoj landoj estis Anglio, Svisio, Germanio kaj Francio. La unua monda ĉampionado okazis en 1926.