Radiadŝirma betono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Radiadŝirma betono estas betono, kiu amortizas biologie damaĝan radiadon, ekz. la Rentgenradiadon, gamaradiadon, neŭtronan radiadon (v. peza betono).

Ĝenerale ĉiu betono estas radiadŝirma. Sed por plibonigi la radiadŝirman kapablon oni plipezigas la betonon (je unuo de volumeno) per aldono de iuj metalaj aĵoj.