Radiado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En fiziko, la radiado estas maniero de transporto de energio en la medio, kaj inkludas grandan aron da fenomenoj, inter kiuj la videbla lumo.

La radiado, en ĝusta senco, aludas la energion transportatan per elektromagnetaj ondoj, kiu tiel estas nomata elektromagneta radiado. Tamen, oni uzas la esprimon ankaŭ por aludi la movadon de grandrapidaj partikloj en la spaco, kun alta transporto de energio, kio ricevas la nomon de partikla radiado.

Se la transportado de energio estas sufiĉe granda, oni povas kaŭzi la jonigadon de la medio, kaj tiam oni parolas pri joniga radiado. Ekzemploj de tia fenomeno estas: la iksradioj kaj la gama-radiado (ambaŭ elektromagnetaj) kaj la alfa- kaj beta- radiadoj.

Kvankam ne tute ĝuste, estas kutime uzi la vorton radiado, por aludi la jonigantajn radiadojn.

Suna radiado[redakti | redakti fonton]

Suna radiado estas esprimita kiel energia flukso en surfaca unuo. Ĝi mezuriĝas kun la unuo MJ/m². La meza tagsumo de suna radiado dum unu jaro estas 10 MJ/m² en Suda Anglo, 8MJ/m² en Norda Skotio.

La sunan radiadon uzas la plantoj per fotosintezo por formi el aera karbon-dioksido organikajn kombinaĵojn.

Kelkaj eksperimentoj agraraj, dum la 1960-jaroj, indikis ke, almenaŭ dum la vegetaĵa kreska fazo, kultivo kaptas karbonon kaj akumulas sekan materion per la radiada halto[1]. Sekvaj analizoj indikas ke maksimuman sekmaterian sumon akumulas la kultivo laŭ la radiada sumo haltita per la foliaro dum kreskperiodo.

Rilatoj inter halta radiado kaj jara sekmateria produkto estas mirinde simila por diversaj kultivoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Warren Wilson 1967; Monteith 1972

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]