Radiestezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Radiesteza Gazeto, eldonita de Pierre Delaire

Radiestezo (kunmetaĵo de la latina vorto radius -radio- kaj de la greka vorto aisthesis - sensiveco) estas la studo pri radioj kiujn emisius diversaj naturaj energioj kaj kiuj estus percepteblaj de homo. Radiestezisto estas tiu kiu klopodas iĝi sensiva je tiuj radioj.

Laŭ kelkaj radiestezistoj, ĉiaj naturaj korpoj enhavas energion, kiel ekzemple animaloj, (t.n. Aŭro), ŝtonoj, arboj, akvoj, metaloj sed ankaŭ pli ĝenerale planedoj kaj en la universo, kiuj estus kvazaŭ giganta reto de energiaj fluoj.

La maniero difini radiestezon povas multe varii laŭ la starpunkto: ĉu oni alpaŝas ĝin kiel skeptikulo aŭ kiel senantaŭjuĝa eksperimentemulo, ĉu oni alpaŝas ĝin kiel sciencisto aŭ rilate al pli okultaj fakoj kiaj telepatio, geomancio, ktp...

Periloj[redakti | redakti fonton]

Plejofte, kaj precipe ĉe novicoj kiuj strebas akiri la farscion, oni uzas perilon, kia rabdopendolo, veraj antenoj por intensigi la percepton. Tiu fako nomiĝas Rabdismo, de «rabdo» kiu estas mallarĝasence kaj origine divenvergo el ligno. Efektive, kvankam origine kunligita kun divenarto kaj aŭgurarto, rabdismo estis larĝe vulgarigita pro praktikaj kialoj: la strebado trovi subgrundajn akvojn kaj fontojn aŭ ankaŭ ercojn, kiuj estis tro multekosta trovi per sondiloj aŭ alispecaj altteknikaj aparatoj. Tial «fontoserĉado» fariĝis en iuj rondoj kvazaŭa sinonimo de «rabdado» kvankam tiu ĉi ne estas arto nur pri fontoserĉado.

Celoj[redakti | redakti fonton]

Radiestezo povas esti uzita por elekti lokon kie domo estas starigota, por fari malfacilan elekton en vivo, por trovi energion de forpasinta persono, por diagnozi fizikan aŭ psikan malsanon ĉe vivulo aŭ ĉe areo (lokoj opiniataj sorĉitaj, ktp...) aŭ pli filistre, por lokalizi fontojn, juvelŝtonojn, metalojn.

Ankaŭ vidu[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Inĝ. José Roberto RUIZ Libro-kurso de Praktika Radiestezo (2014)