Radiismo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Radiismoabstrakta kubismo estas arta movado, sintezo de la unuaj avangardoj de la 20-a jarcento, kiel la kubismo kaj la futurismo. Oni povas konsideri ke ĝi estis iniciatita en la Salono de la libera Estetiko de Moskvo, en 1909, fare de Miĥail Larionov kaj Natalja Gonĉarova, kiuj progresis en la stilo ekde 1913. Oni ankaŭ asociis ĝin kun la orfismo de Robert Delaunay (ekde 1912).[1]

La "radioj de koloroj" kiuj dominas la stilon, ordigitaj en ritmaj kaj dinamikaj sekvencoj (paraleloj, perpendikularoj aŭ konverĝaj kaj diverĝaj), konstruas la pentran spacon.

Enhavo

Lingva noto [redakti]

La vorto radiismo estas neologismo, kunmetaĵo el vorto "radi/o" kaj sufikso "-ism/". Ĝi provas respeguli la rusan originalon Лучизм, kunmetaĵo el vorto "Луч" kaj sufikso "-изм".[2]

Referencoj [redakti]

vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]