Radikala kritiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Radikala kritiko estas branĉo de la filologio, kiu puŝas al la ekstremaj konsekvencoj la aplikadon de la metodo historia-kritika kaj esploras la originon kaj la fontojn de la koncernata teksto: la rezulto estas, praktike, la formiĝo [2] natura, do ekskludanta la dian intervenon, de la Biblio. La radikaka kritiko aplikiĝas al ĉiuj “fontotekstoj” de ĉiu ajn ĝenroj kaj epoko kaj kvalito (Ekzemple, Iliado, Odiseo, Biblio, Daŭdeĝingo atribuata al Laozio, Korano kaj Qumran ktp, sed fakte ĝi naskiĝis kaj pliiĝis ĉirkaŭ la Biblio. En Okcidento tiu speco de kritiko spertis iom rimarkindan gravecon pro ĝiaj teologiaj-politikaj konsekvencoj reflektiĝintaj sur la okcidenta kristanismo kaj okcidenta rilato inter kulturo kaj religio.

Tiu metodo imitas la metodon tieldirita “historia-kritika” kiu jam portis bonajn fruktojn, sed la vorto “radikala” ĝuste pensigas ke tiu metodo puŝas ĝis al la ekstremaj konsekvencoj. Foje la du “metodoj koncepte translimas unu sur la alian”.

La radikala kritiko koncentriĝas aparte sur la fontoj kiuj influis al la naskiĝo de la dokumento kaj celas malkovri la aŭtoron, la datojn kaj la lokon de la kompilado de la koncernata teksto. Ĝi interesiĝas ankaŭ pri la eksteraj fontoj de la dokumento[1]. Foje oni oponas la radikalan kritikon al priteksta kritiko, kiu, male, limiĝas establi la originan version de la teksto aŭ la diversajn interpretajn tekstojn utilajn por la alproksimigo al la originalo.

Radikala kritiko de la originaj fontoj de la Biblio[redakti | redakti fonton]

Dekomence, la radikala kritiko estis celo de solitara grupo de germanaj priblibliaj esploristoj ligitaj precipe al la universitato de Tübingen, celantaj, sed ne ĉiam, al pruvado ke la Biblio kreiĝis same kiel kreiĝis la mitoj. Pioniroj estas la jenaj:

kiuj ĉirkaŭ la fino de la 18-a kaj la albordiĝo de 19-a jarcentoj komencis analizi la dokumentojn de historiaj arĥivoj de la Mezoriento koncernantaj la unuajn jarcentoj de la Nia Epoko kaj de la bibliaj antaŭaj epokoj, por serĉi konfirmojn sendependajn de tio kio estas registrata en la Biblio. Ilia intelektula genealogio situas en la pensaj implicaĵoj, kvankam ege implicite, de Locke, Hume, Kant, Lessing, Fichte, Georg Hegel, kaj raciistoj de la franca klerismo. Rilate la neceson procedi science por montri la originalecon de la Biblio, deduktiĝas, kvankam ege implicite, de la modernaj serĉantoj de la originaj tekstoj de la Nova Testamento kaj de la Vulgato. [2] Kaj naskiĝis verkoj kiel la Vivo de Jesuo de Strauss (1846) kaj la Esenco de la kristanismo de Feuerbach (1854). La Vivo de Jesuo (1863), kun diversaj verkoj de diversaj aŭtoroj, de Ernest Renan (1823-1892) daŭrigis la malnovan tradicion.

Se la konkludoj de esploristoj kaj teologoj utilis por senmitigi aspektojn de skribaj tekstoj, foje tiuj aperis (vidu konkludojn de Rudolf Bultmann kaj super ĉio tiujn de koincidigantoj de la bibliaj “supernaturaĵoj” kun mitoj sen historia fundamento) minacoj por la kredo mem: kristanoj, ne nur “tradiciistaj”, kaj kredantaj hebreoj, engaĝiĝintaj savi la historiajn fundamentojn de Izraelo, ekmalfidis la radikalan kritikon, sed samtempe pretigis ekipon de samfakaj esploristoj por ekkontroli.

Kondamnoj por la deduktaĵoj de la radikala kritiko[redakti | redakti fonton]

Ĉe katolikoj, papo Leono la 13-a kondamnis la erarojn de la raciismo kaj de la radikala kritiko per la encikliko Providentissimus Deus de 1893[3]. Papo Pio la 10-a siavice forigis el la eklezio eĉ la spurojn de la radikala kritiko per la apostola konstitucio Lamentabili sane exitu (Kun aĉegaj fruktoj)

Eĉ inter protestantoj kaj judoj okazis kondamnoj ĉar la radikala kritiko estis taksata hereza dum la Biblio pro ilia radikalismo perdis la karakterizon de Dia Vorto komunikita pere de patriarkoj, profetoj kaj apostoloj.

Juda esploristo Rabeno Marcus Jastrow, membro ekde 1883 de la Society of Biblical Litterature (SBL). [4] kaj kristanoj “liberalaj”[5] subtenis, ke la kredo je Dio ne estas ĝenata pro la fakto, ke la Genezo aŭ la evangelio de Marko havas plurajn aŭtorojn, kaj rifuzis la cirklan rezonadon kiu konsistas en la utiligo de la asertoj de la Biblio por “pruvi” la aŭtentikecon aŭ la historiecon de la Biblio.

Krom al la Biblio, tiu radikala kritiko etendiĝis ankaŭ al la Korano kaj al la dokumentoj de Qumran.

Radikala kritiko aplikita al la Sanktaj tekstoj de Korano[redakti | redakti fonton]

Ĉi-kaze dekomence oni substrekos la ambiguecon de la termino kritiko kiu povas signifis:

  • Impulso al senkreditiga akuzo,
  • esplora laboro kiu celas trafi, se eblas, la korpuson-fonton de religia literaturo kaj pri ĝi rekonstrui la historion.

Ĉi-tie de kritiko al Islamo interesas nur filozofiaj, historiaj kaj teologiaj aspektoj. Tiu laboro de radikala kritiko estas apenaŭ komencita kaj oni konstatia ke la Korano havas ankaŭ redaktaĵon kiu antaŭas la nunan, kvankam oni iam provis malaperigi la malsamajn.[6] Lernejo de ŝemida retoriko ĉe la universitato de Loveno engaĝiĝas kompari la strukturon de la rakonto de la Biblio kun tiu de Korano.

Radikala Kritiko aplikita al la sanktaj tekstoj de la orientaj religioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La kazo Gilgameŝ estas bone konata, kiel tiu de la taliono erare interpretita de Kompara literatursciencoKompara religiscienco
  2. Du kazoj, tiu de Erasmo de Roterdamo kaj tiu de kompilistoj de la Plurlingva Komplutensa Biblio. Sed jam Origeno per sia Heksapla provis reiri al la origina teksto
  3. Sub tiu cenzuro falis ankaŭ la de la verkaro de Alfred Loisy
  4. Vidu la danan debaton inter Abraham Joshua Hershel kaj rabeno Hirsch, larĝe citita de Geneviève Comeau, Catholicisme et judaïsme dans la modernité, Une comparaison, éd. Cerf, Cogitatio fidei, n° 210, 1998.
  5. La Libéralisme théologique, informa fonto de la Libera Universitato de Bruselo.
  6. «Origines de l'islam et du Coran» [1]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Pri kristanismo[redakti | redakti fonton]

france germane nederlande

Pri Islamo kaj Korano[redakti | redakti fonton]

  • Recension de Jacqueline Chabbi, la légende de Mahomet Arkivigite je 2011-12-07 per la retarkivo Wayback Machine, Le Seigneur des tribus. L'Islam de Mahomet., Paris, Noesis, 1997.
  • Jacqueline Chabbi, Le Coran décrypté : Figures bibliques en Arabie, Fayard.
  • Alfred-Louis de Prémare, Les Fondations de l'Islam : Entre écriture et histoire, Seuil.
  • Alfred-Louis de Prémare, Aŭ origines du Coran, questions d'hier, approches d'aujourd'hui, Tétraèdre, 2010.
  • Michel Cuypers, Rhétorique sémitique : Textes de la Bible et de la Tradition musulmane (Collectif), CERF.
  • Youssef Seddik, Le Coran, autre lecture, autre traduction Editions Barzakh/de l'Aube.
  • David Sidersky, Les origines des légendes musulmanes dans le Coran et dans les vies des prophètes, Geuthner, Paris, 1933.
  • Robert G. Hoyland , Seeing Islam as Others saw it: a Survey and Evaluation of the Christian , Jewish and Zoroastrian Writings on Early Islam, Princeton, 1997. Présentation.
  • Robert G. Hoyland, The Earliest Christian Writings on Muhammad: An Appraisal, en The Biography of Muhammad: The Issue of the Sources, el. Harald Motzki; Leiden, 2000.
  • John Wansbrough, The Sectarian Milieu, Oxford, 1978.
  • M. Cook, A Review of The sectarian Milieu by John Wansbrough en JRAS 1980.
  • Josef van Ess, Les prémices de la théologie musulmane, Paris, 2002
  • Patricia Crone kaj M. Cook, Hagarism. The Making of the Islamic World, Cambridge University Press, 1977.Présentation.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Katopedia [3]