Radikalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Radikalismo, estas doktrino, opiniaro de partio, enskribinta en sia programo postulon de profundaj kaj senkompromisaj reformoj.[1] La termino devenis de la latina vorto radix, kiu signifas radikon kaj estas la fonto de la samsenca Esperanta vorto. Radikalismaj doktrinoj vidas la socion kiel fundamente difektita, do proponas fundamentajn (radikajn) ŝanĝojn de sociaj strukturoj per revoluciaj metodoj kaj ankaŭ fundamentajn ŝanĝojn de la sociaj valorsistemoj.

Historie, "radikalismo" temis nur pri la radikala maldekstro (sub la unuopa kategorio de ekstrema maldekstra politiko), kaj malofte inkludis ekstreman dekstran politikon, kiun oni anstataŭe nomis reakcia. Sed lastaj ŝanĝiĝoj en naciaj lingvoj kaŭzis, ke ĝi estas ofte uzata hodiaŭ por priskribi ankaŭ ekstremajn dekstrajn grupojn. Do kvankam PIV 2005 listis la adjektivon "maldekstra" kiel rilata vorto al "radikala," la Reta Vortaro jam ne faras tion sed ligas la vorton "radikalismo" simple al ekstremismo.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV 2005
  2. radikala. Reta Vortaro. Alirita 1-a de oktobro 2016.