Radiko
Ĝenerale, la vorto radiko temas pri origino, fonto de objeto. Ĝia signifo varias laŭ la fako:
Botaniko
En Plantoscienco, radikoj estas parto de planto kiu estas malsupre de la tereno. La radikoj tendencas kreski malsupren por atingi nutrojn kaj akvon, kiujn la planto bezonas por vivi.
Komputiko
En informadiko, la radiko de arba strukturo ankaŭ estas la komenca nodo.
En Uniksaj komputilaj sistemoj, radiko (angle root) estas la nomo de uzanto kiu havas ĉiujn rajtojn ĉimaniere (simpla aŭ multuzanta). Ĝenerale, estas la administrula konto. Aparte, ĝi indikas la bazon de la arkiva sistemo de la dosieruja strukturo, nomatan per simpla oblikvo (/). Se persono havas radikan ensaluton tio signifas ke ĝi kapablas agi kiel administranto de la komputilo.
Matematiko
En matematiko radiko estas unu el operacioj per nombroj.
Kodo de la signo √ de kvadrata radiko (radiko de grado 2) estas deksesuma 221A en unikodo.
En kalkulo ankaŭ estas difinita radiko, en la senco de dua radikigo.
Lingvo
La radikoj estas la elementoj kiuj ne estas afiksoj, finaĵo, aŭ primitiva vorto.
Disdividiĝas en:
- Ekstersistemaj radikoj
- Normalaj radikoj (ĉiam finaĵbezonaj)
En etimologio, radiko estas la kerna formo de vorto, kutime en naciaj lingvoj en formo de pratempa atesto aŭ rekonstruo. Radikaj formoj havas gravecon por dedukti la lingvan strukturon de lingvaj familioj, kiel la Semitaj kaj Dravidaj lingvoj.
Vidu ankaŭ: Etimologio.
Figure
Figure radiko signifas esencan fundamenton, kernan principon; vidu ankaŭ: kaŭzo, ĝermo, fonto.
Proverbo
Ekzistas proverbo pri radiko en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon. ”