Radio 700

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Radio 700 estas radiostacio en Euskirchen. Radio 700 estis fondita de membroj de la registrita asocio "Funkhaus Euskirchen e.V.“ okaze de la 700-jariĝa festo de la urbo en 2002 (sendostarto: 8a de Julio 2002). La plej ofte prezentita muzika stilo estas furor- kaj nostalgikantoj.

Programo

Radio 700 uzas programskemon de ĉiutage ripetiĝantaj elsendoj; aldone al tio estas specialaj elsendoj (ĉefe vespere kaj semajnfine)[1]. Dumtage estas veterinformoj kaj novaĵoj kvin minutojn antaŭ la plena horo. La platformo Radio 700.info entenas kompilaĵon de internaciaj radiostacioj, kiuj elsendas programojn en la germana kaj angla; la tieaj programoj estas elŝuteblaj[2].

Ricevo

Radio 700 estas ricevebla rete, ultramallongonde kaj mallongonde[3][4].

Historio

  • 2002-07-08 10:00 horo: Sendostarto en Euskirchen en 92,0 MHz.
  • 2007-11-24: Radio 700 transprenis la mallongondan frekvencon 6005 kHz de Deutschlandradio Kultur, post kiam tiu ĉi estis ĉesigita sendi en la dirita frekvenco post brulo de la sendilo en la 17a de Julio 2007. Ejo de la sendilo estas ne Berlin-Britz (kiel antaŭe okaze de Deutschlandradio Kultur), sed Kall. En tiu tago de la 11:00 ĝis 13:00 horo estis transsendita rekta programo de la germana ĵurnalista tago el la jarcentohalo de Bochum. Por la kristnaska elsendo estis luita sendilo de Deutsche Telekom, same por la elsendo de la karnavala dimanĉo, la 3a de Februaro 2008 inter la 11:00 kaj 13:00 horo.
  • 2008-07-08: Okaze de la 6a naskiĝdatreveno de la sendostacio startis la platformo Radio 700.info.
  • 2009-11-15 11:00 horo: Estis lanĉita la elsendado de Radio 700 - Citystudio St. Vith regione en 101,7 MHz. La programo estas komuna programo de la licencposedanto VoG Radio OK!, VoG Sender Elsenborn kaj Funkhaus Euskirchen.
  • 2009-12-22 5:55 horo: Estis lanĉita la elsendado de Radio 700 - Studio Elsenborn regione en 90,1 MHz. La programo estas komuna programo de la licencposedanto VoG Radio OK!, VoG Sender Elsenborn kaj Funkhaus Euskirchen.
  • 2010-12-10: Fare de la decida ĉambro de la komunikila konsilantaro estis asignita la oficiala rekono al Radio 700 kiel aŭd-radiofonia sendilo-reto. Per tio estis metita la jura bazo, por rajti lanĉi la elsendadon per ter-antenaj sendiloj ankaŭ en la nordo de la Germanlingva Komunumo de Belgujo.
  • Ekde Julio 2012: Radio 700 elsendas ankaŭ en 3955 kHz[5].

Referencoj

  1. Radio 700 – Programmschema. Legita 2012-08-11.
  2. Radio 700 – Der Infosender. Legita 2012-08-11.
  3. Radio 700 – Frequenzen. Legita 2012-08-11.
  4. Sendohoraro de la mallongondaj frekvencoj 3955 kaj 6005 kHz: Radio 700 Kurzwellendienst – Programmplan. Legita 2012-08-11.
  5. Laŭ DXaktuell.

Ligiloj