Radio Aŭstria Internacia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Radio Aŭstria Internacia
emblemo
radiostacio
Komenco 1955 vd
Lando(j) Aŭstrio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Moderna antenaro en Moosbrunn

RÖI, germanlingve Radio Österreich International estis oficiala radio de Aŭstrio, kiu elsendis internacien novaĵojn pri Aŭstrio kaj la tuta mondo. Antaŭe ROI elsendadis per 6 lingvoj: germana, angla, franca, hispana, araba kaj Esperanto; el tiuj, la arabaj kaj esperantlingvaj programoj estis ĉesigitaj fine de oktobro 2002. En 2003 la disaŭdigo de la plej multaj propraj elsendoj ĉesis kaj anstataŭiĝis per elsendoj de la nacia kultura radistacio Österreich 1 (Ö1)[1].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Radio Österreich International (RÖI) estis la internacia radiostacio de ORF. RÖI estis lanĉita en 1955 per ordono de la Federacia Kancelario, por pliigi la ĉeeston de Aŭstrio en eksteraj landoj. La radiostacio estis elsendita tutmonde en kurtondo sur malsamaj frekvencoj. Ĉe la fino de la 1990-aj jaroj, ĝi ankaŭ estis ricevotaĵo tra la Astra Cifereca Radio. La stacio havis sian ĉefsidejon kaj dissendilojn en Moosbrunn/Distrikto Bruck an der Leitha.

Multaj programoj estis elsendo en malsamaj lingvoj, kiuj ĉiuj havis grandan regulan aŭskultantecon. La plej famaj programoj estis:

  • Österreich-Journal: ĝi estis elsendata kelkajn fojojn ĉiun tagon
  • Kurzwellenpanorama (ekde 1997: Intermedia): pri kurtondaĵoj, moderiganto estis Wolf Harranth
  • Bundesländermagazin: internlandaj novaĵoj
  • Report from Austria angle

Retiriĝo kaj fino[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000, la Federacia Kancelario de la kabineto Wolfgang Schüssel limigis la buĝeton de la radio, por mallongigi la kvanton de programoj. Kelkaj eksterlandaj oficoj ankaŭ devis esti fermitaj. En la jaro 2002 la Federacia Kancelario tute ĉesigis la pagon de la kanalo. La ORF provis daŭrigi la radion mem, kun nova koncepto. Multaj programoj faritaj per ŝtataj radioj estis utiligitaj por ŝpari monon, ekzemple tiuj de Österreich 1 (Ö1), FM4 kaj Ö3. La regionaj Ö2-radistacioj ankaŭ kontribuis per popolmuziko. Ĉe la fino de 2003 deciditis - kontraŭ la protesto de multaj homoj kaj la kunlaborantaro - tute nuligi la stacion. La dissendiloj kaj oficoj kiuj estis tute modernigitaj nur en 2000 ekluitis de fremdaj radiostacioj.

Ö1 International[redakti | redakti fonton]

Ĉar Radio Österreich International estis fermita, ORF komencis dissendi la programon de Ö1 tutmonde surkurtonde, sed en forte reduktita priraportado kaj kvalito. Nur unu elemento de la malnova RÖI restis sur la nova Ö1 International: la novaĵĵurnalo "Report from Austria". Ĝi estas dissendita sur Ö1 International je malsamaj tempoj anstataŭe de la normala Ö1-programo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.