Radio Havano Kubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto > Esperanta kulturo > Esperanta radio > Radio Havano Kubo


RHC hispanlingve Radio Habana Cuba estas oficiala radio de Havano, ĉefurbo de Kubo. RHC elsendas per mallongaj ondoj internacien novaĵojn pri Kubo kaj la tuta mondo en naŭ lingvoj: hispana, angla, franca, portugala, kreola, gvarana, keĉua, araba, Esperanto.

Eblas aŭskulti rekte RHC en ĝia oficiala TTT-ejo. Ekde januaro 2002 ĝis oktobro 2002, oni povis aŭskulti la lastan elsendon en Esperanto per RealAudioMP3 en la TTT-ejo de ROI, Radio Aŭstria Internacia, sed ROI ne plu elsendas Esperante.

RHC en Esperanto per mallongonda radio

Dimanĉe, al nordamerika pacifika regiono

  • 07h00m UTC, 9820 kHz

Dimaĉe, al Nordameriko

  • 15h00m UTC, 11760 kHz
  • 19m30m UTC, 11760 kHz

Dimanĉe, al la tuta Ameriko kaj Karibio

  • 23h30m UTC, 9600 kHz kaj 9505 kHz

RHC perpoŝte

RHC rete


Eksteraj ligiloj