Radio Maryja
Radio Maryja – pola soci-katolika radiodisaŭdigejo fondita en Toruń en 1991 de la ordeno de redemptoranoj. Ĝi estas unusola aŭdebla en la tuta Pollando religia radiostacio, kies prezidanto estas pastro d-ro Tadeusz Rydzyk. Parto de dissendigaĵoj estas paralela kun Televido Trwam.
Enhavo |
Programo [redakti]
Ĉefaj elementoj de la programo estas: disvastigo de Evangelio, preĝo, religia muziko kaj soci-politika publicistiko. Inter konstantaj disaŭdigaĵoj estas: Paroloj nefinitaj, Aktualaĵoj de la tago, Aŭdigaĵoj por geedzoj kaj gepatroj, Aŭdigaĵoj por gejunuloj, Aŭdigaĵoj por terkultivistoj, Konsiloj, kateĥismigo laŭ Katekismo de la Katolika Eklezio, instruoj de papoj kaj episkopoj, recitado de Brevier-Legaĵoj, rozarioj. Ĉiutage estas dissendata meso de Jasna Góra el Częstochowa. Retransmisiata estas inform-servo de Radio Vatikana, ĉiuj papaj pilgrimoj kaj ĉiusemajna preĝo Anĝeluso.
Publicistoj kaj komentistoj [redakti]
Vidu ankaŭ [redakti]
- Nasz Dziennik - katolika gazeto
- Jan Kobylański - financinto
- Mohajra bereto
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Oficiala paĝo de Radio Maryja
- The College of Social and Media Culture Altlernejo fondita de Tadeusz Rydzyk