Radio Vatikana

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Radio Vatikana estas katolika radia stacio fondita en 1931. Nuntempe ĝi elsendas en ĉirkaŭ 50 lingvoj. Ĝiaj elsendoj entenas informojn pri la agado de la Papo, Vatikano kaj lokaj Eklezioj kaj novaĵoj religiaj kaj sociaj. En ĝi apartan lokon havas transmisioj de la preĝo Anĝeluso, ĝeneralaj aŭdiencoj kaj apostolaj vojaĝoj de la Papo.

Ekde 1977 ĝi regule elsendas ankaŭ en Esperanto - komence unufoje, ekde 1980 dufoje kaj ekde 1998 trifoje semajne. En la vintro de 2011 al 2012 la Esperanto-elsendoj okazas de la 20:20 ĝis 20:30 horo laŭ la Universala Tempo en jenaj frekvencoj:
Dimanĉe: 1530 kHz, 6075 kHz kaj 7435 kHz;
merkrede kaj ĵaŭde: 1611 kHz, 6185 kHz kaj 7355 kHz.


[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj Ligiloj



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj