Radio Libertaire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Radio libertaire)
Radio Libertaire
emblemo
La Studio de Radio Libertaire
La Studio de Radio Libertaire
Interreta radiostacio • radiostacio
Komenco 1-a de septembro 1981 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Ideologio

anarkiismo

Fondinto(j) Anarkiista Federacio vd
Lingvoj

franca lingvo

Posedata de Anarkiista Federacio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Radio Libertaire (Liberecana Radio) estas la radio de la franca Anarkiisma Federacio (FA) fondita en 1981. Ĝi elsendas nur en la pariza regiono, sed la programoj estas ankaŭ alireblaj per la reto.

Per la diverseco de la pensoj esprimitaj, siaj originalaj muzikaj programoj, sia libereca kaj kontraŭkonformisma akcento, ĝi famiĝis ĉe la ondoj kiel renkontejo de alternativuloj, ja preter la medio de la anarkiistoj striktasense.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kreiĝon de Radio Libertaire decidis unuanime la Anarkiisma Federacio post longaj kontraŭecaj debatoj en majo 1981. Tiam, sen rimedoj tiu radio pridisponis nur buĝeton de 15 000 frankoj (ĉirkaŭ 3 000 euroj laŭ valuto de 2010).

La uzado far anarkiistoj de la radio kiel dissendrimedoj de siaj ideoj enskribiĝis en longa tradicio. Jam en 1921 la ribeluloj de Kronŝtadt lanĉis radiomesaĝojn. Ankaŭ uzis tiun komunikilon, en 1936, la hispana Nacia Konfederacio de la Laboro (CNT) kaj la Iberia Anarkiisma Federacio (FAI). Pli freŝe en Francio, kelkaj tiutemaj iniciatoj montriĝis, en kiuj anarkiistoj partoprenis: "Radio-Alarme" en la pariza regiono aŭ "Radio-Trottoir" (Trotuaro) en Toulon.

La elsendoj de Radio libertaire komenciĝis la 1-an de septembro 1981, ekde keleto de la fama pariza kvartalo de Montmartre laŭ malfacilaj kondiĉoj: pelmelo de rekuperita materialo amasita en loko de 12 m² kun skipeto de ses personoj.

En 1983 komenciĝis ĝenerala politiko de la franca registaro, kiu celas ĉesigi la malordojn de la radiobendojn. La 28-an de aŭgusto tiujare policistoj alvenis, detruis la pordon kaj konfiskis la materialon. La kablo de la anteno estis tranĉita, aktivantoj frapitaj, arestitaj, malgraŭ la ĉeesto de multnombraj aŭskultantoj. Tiu interveno de la ŝtato ekigis fortajn reagojn, notinde per manifestacio de 5 000 personoj la sekvan 3-an de septembro kaj la reeko de la elsendoj samtempe anoncitaj per laŭtparoliloj. Tiam, ankaŭ samtempe, la elsendoj rekomencis per rekta raportado de tiu manifestacio.

La radio kvazaŭ neniam ricevis subvenciojn kaj daŭre vivas dank'al la donacoj kaj la bonvolemo de la animantoj. Iame ĝi nur estis aŭskultebla en Parizo kaj la proksima ĉirkaŭurbo. Ĝi nun havas tutmondan aŭskultantaron danke al interreto.

Radio Libertaire kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

La esperantisto Yves Peyraut, iama prezidento de la plenumkomitato de SAT (de 1983 ĝis 2001), estis unu el la fondintoj de tiu radio. Li verkis tiuteman francan libron Radio Libertaire, la voix sans maître (Le Monde Libertaire 1991).

SAT-Amikaro, la franclingva esperantista asocio ligita al SAT, elsendas ĉe Radio Libertaire ĉiuvendrede de 17:30 ĝis la 19-a.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]