Radioamatora diplomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la plej ofte atingitaj diplomoj

Radioamatora diplomo povas esti atingata de radioamatoro, kiu havis kontaktojn kun aliaj amatoraj stacioj.

Organizantoj kaj esponsoroj[redakti | redakti fonton]

Diplomoj estas eldonitaj de

Ĉiu diplomo havas siajn specialajn regulojn. Depende de tiuj reguloj la diplompetanto devas sendi kiel pruvo la konfirmkartojn. Aŭ li devas sendi liston subskribitan de konata aprobita amatoro aŭ klubĉefo.

Ekzemploj de radioamatoraj diplomoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas miloj da diversaj diplomoj. Tre popularaj estas DXCC DX Century Club[1] kaj WAC Worked all Continents[2], kontaktis ĉiujn kontinentojn kaj plej defiaj kiel la Worked All Zones[3], Islands on the Air (IOTA)[4] kaj la VHF/UHF Century Club (VUCC) diplomoj. Aliaj popularaj diplomoj inkludas kontaktojn kun insuloj, lumturoj ktp. Por ricevi la DXCC diplomon oni devas havi kontaktojn kun minimume 100 diversaj oficialaj landoj. Laŭ stato 2012 ekzistas 341 "radiolandoj" kaj teritorioj en la radioamatora listo. Estas pluraj landaj versioj de tiu diplomo.

Esperanto-Diplomo[redakti | redakti fonton]

En 19??[kiam?] Laszlo, HA7PW establis la Esperanto-diplomon. Amatoroj, kiuj povas prezenti konfirmkartojn de minimume 10 diversaj stacioj, presitaj en Esperanto, aŭ kun alia Esperanto-teksto, povas ricevi ĝin. Poste pli altaj gradoj eblas. DL1CC kiel unua atingis la gradon 200 per prezentado de 200 kartoj.[5] Pri la detalaj reguloj vidu en nia Yahoo-grupo (rigardu sube ĉe eksteraj ligiloj). Post la morto de Laszlo nun Riĉardo, LY2FN prizorgas la diplomon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. oficiala retpaĝo de DXCC diplomohttp://www.arrl.org/awards/dxcc/
  2. Oficiala retpaĝo de WAC http://www.iaru.org/wac/ Arkivigite je 2008-06-21 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Oficiala retpaĝo WAZ diplomo http://www.cq-amateur-radio.com/wazmain.html[rompita ligilo]
  4. Oficiala retpaĝo de IOTA http://www.rsgbiota.org/
  5. Listo de ricevintoj de la ILERA diplomo [1] [2] Arkivigite je 2019-02-22 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]