Radioamatora vortaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovrilpaĝo de la libro Fine! Nun mi komprenas la radion!
Kovrilpaĝo de la libro Fine! Nun mi komprenas la radion!

RADIO AMATERSKY SLOVNIK[redakti | redakti fonton]

RADIO AMATERSKY SLOVNIK libro eldonita en 1927 de Otto Ginz kaj membroj de la internacia radio-asocio. 217 paĝoj. Radioamatora vortaro kvinlingva en ĉeĥe, esperante, germane, france kaj angle.[1][2]

Radio-Terminaro[redakti | redakti fonton]

Radio-Terminaro de Alec Venture: 1-a eldono Rickmansworth: Internacia Esperanto-Ligo, 1943. - 34 paĝoj; 2. eldono Oakville, Ontario, Kanado: Esperanto Press, 1960. - 33 paĝoj.[3][4][5]

Ham's interpreter[redakti | redakti fonton]

Ham's interpreter de voksignoj DJ0OY kaj DL1CU, radio-amatora terminaro kaj frazaro, 10-lingva, 52 paĝoj, Stuttgart 1966: en la angla, esperanta finna, franca, germana, hispana, itala, rusa, serbokroata kaj sveda.[6]

Pacifika rondo[redakti | redakti fonton]

En 1973 la pacifika rondo kaj Buno, voksigno KH6GT, eldonis radioamatoran Esperanto-terminaron. Ĝi estis ok-paĝa, formato A5. Ĝi klarigis multajn vortojn bezonataj por kontaktoj inter Esperanto-radioamatoroj. La enhavo estis ellaborita kaj en praktiko provita per multaj radiokontaktoj en la pacifika rondo. En tiu rondo partoprenis stacioj el Usono, Meksikio kaj Japanio.[7]

La terminaro enhavis tri grupojn da vortoj:

  • 1 fakvortoj teknikaj
  • 2 Esperanto-versioj de la amatoraj ĵargonaj esprimoj

Ni volis eviti, ke en Esperanto oni uzu tradukitajn anglalingvajn ĵargonajn vortojn kiel "sepdek tri". Ni uzu klaran lingvon kaj diru "ĝis!". Anstataŭ "cq" ni voku "iu ajn!"

Ekzemploj: Anstataŭ diri QRM aŭ la strangegan "kuoromo" ni uzu "intermikso", anstataŭ QRN ni uzu "bruo".

Uzante tiujn vortojn ekestis pli bona radioamatora Esperanto.

DJ4PG[redakti | redakti fonton]

Hans, DJ4PG, eldonis en 1999 dulingvan lernolibron "Esperanto für den Amateurfunk", Esperanto - Deutsch. 107 paĝoj. Ĝi inkluzivis vortaron trilingvan, angla/ham jargon - germana - Esperanto, kun 12 paĝoj. Ĝi transprenis plejparte la koncepton kaj la vortojn fiksitaj de la pacifika rondo.

Krom la vortaro ĝi enhavas

  • kompletan lernolibron de Esperanto kun speciala traktado de la radioamatora lingvo.
  • Sub titolo "Rimarkoj" ĝi traktas (en germana) argumentojn por Esperanto, ĝian intencon por paco, k.a.

Lernolibro kaj vortaro de Imre Frenczy[redakti | redakti fonton]

RÁDIÓAMATŐR ALAPISMERETEK - ESZPERANTÓ - (2004), 24 paĝoj, kompilita de Dr. Ferenczy Imre, HA1UD. Estas lernolibro pri Esperanto por radioamatoroj, je la fino ĝi havas fakvortaron.[8]

UK Bonaero[redakti | redakti fonton]

En UK 2014 dum la jarĉefkunveno de ILERA en Bonaero estis decidite prilabori la vortaron, i.a. ĉar novaj teknikoj bezonas pliajn vortojn. Forumo por diskuto de tio povas esti la Google-grupo Esperanto Radio Amatoroj.

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La yahoo-grupo estas nia forumo, en kiu ni diskutas radioamatorajn aferojn. Membriĝo eblas ankaŭ por ne-radioamatoroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]