Radioastronomia observatorio Svetloje

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svetloje

Radioteleskopo RTF-32 en 2003, antaŭ rekonstruo

Radioteleskopo RTF-32 en 2003, antaŭ rekonstruo
Organizaĵo IAA RAS
Kodo -?-
Loko  Rusio
 pr. Leningrada
 rn. Priozerska
v. Svetloje
Koordinatoj 60° 31′ 56″ N 29° 46′ 54″ O / 60.53222 °N, 29.78167 °O / 60.53222; 29.78167 (mapo)
Alto 86 m
Fondita 1996
Retejo ruse: >>>
Teleskopoj
RTF-32 Radioteleskopo
Meade LX200 16" Optika teleskopo    
Sajen'-TM Lasera telemetro
vdr

La Radioastronomia observatorio (RAO) Svetloje (ruse Радиоастрономическая обсерватория (РАО) «Светлое») estas radioastronomia observatorio, proksima de vilaĝo Svetloje en la rajono Priozerska, provinco Leningrada, Rusio[1]. Observatorio estis establita de la Instituto de Aplika Astronomio de la Rusia Akademio de Sciencoj (IAA RAS) en 1996[2].

La RAO Svetloje estas administrata de la IAA RAS.[1]

La ĉefa astronomia instrumento de observatorio estas la 32-m radioteleskopo (RTF-32), kiu estas uzata en naciaj kaj internaciaj (EVN, IVS) astronomiaj observoj. Ĝi estas la unua el la tri observejoj de la radiointerferometra reto Kvazar: Svetloje, Zelenĉuka kaj Badaro[3].

Loko

RAO Svetloje estas situanta en 80 km nordokcidento de la centro de Sankt-Peterburgo - dua plej granda urbo de Rusio.

De ~ 1 km okcidente estas stacioj por montoskiistoj: Krasnoje-ozero, Sneĵnij kaj Zolotaja-dolina. En la vintrostacio Krasnoje-ozero okazas naciaj kaj internaciaj (Eŭropa Pokalo) konkuradoj en libera stilo skiado.

En la najbareco de la observatorio estas multaj lagoj, el kiuj la plej konataj estas: Krasnoje kaj Michurinskoe.

Historio

...

Ĉefoj de la observatorio

  1. 1996 — nun: Rahimov Ismail Ahmedoviĉ, profesoro, habilita doktoro[2].

Instrumentoj[1]

RTF-32 — plenturnebla radioteleskopo kun diametro de la ĉefa spegulo D = 32 m kaj fokusa longo F = 11.4 m. Mastrumaj gamo de la ondolongoj 1.35 - 21 cm. Anteno sistemo - modifita skemon de Kassegrena.

Meade LX200 16"optika teleskopo, D = 40 cm, F = 4 m.

Sajen'-TM (ruse Сажень-ТМ) — lasera telemetro[4].

Javad GNSS Delta-G3TGPS/GLONASS-ricevilo.

Vaisala WXT510 — aŭtomata cifereca veterstacio.

Esploroj

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Радиоастрономическая обсерватория «Светлое» Eo: Radioastronomia observatorio Svetloje (ruse). ИПА РАН. Alirita 2012-03-06.
  2. 2,0 2,1 Рахимов Исмаил Ахмедович Eo: Rahimov Ismail Ahmedoviĉ (ruse). ИПА РАН. Alirita 2012-03-12.
  3. Smolentsev S., Rachimov I.. (aŭgusto 1999) Vandenberg N. R.: Svetloe Radio Astronomical Observatory, International VLBI Service for Geodesy and Astrometry 1999 Annual Report (angle). NASA Technical Publication.
  4. In 2011 year the Satellite Laser Ranging System «Sazhen-TM» was mounted at Svetloe, Zelenchukskaya and Badary observatories of the Quasar-network (angle). News. IAA RAS (2011-05-18). Alirita 2012-03-13.
  5. Kharinov M.A., Ipatova I.A., Mikhailov A.G., Mardyshkin V.V.. (2006) Mapping the sun with the RTF-32 radio telescopes, ‑a eldono vol. 40/2 (angle), p. &nbs169–173. doi:10.1134/S0038094606020110.
  6. Finkelstein A.M., Ipatov A.V., Gnedin Yu.N., Ivanov D.V., Kharinov M.A., Rakhimov I.A.. (2004) Observations of radio emission from the cosmic gamma-ray burst GRB 030329, ‑a eldono vol. 30/6 (angle), p. &nbs368–375. doi:10.1134/1.1764882.

Eksteraj ligiloj