Radiopaŭsado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Radiopaŭsado (Angla Ray tracingRaytracing) estas algoritmo bazita sur la elsendo de radioj por kalkulado de la videbleco de tridimensiaj objektoj el unu difinita punkto en la spaco. Kelkajn aldonaĵojn de tio procedo, kiuj kalkulas la sekvantan vojon de la radio post la trafo sur la surfaco, oni ankaŭ nomas radiopaŭsado.

La plej konata uzo de radiopaŭsado estas en 3D-komputil-grafiko. Tie la baza radiopaŭsad-algoritmo estas ebleco por vidigi 3D-scenon. La Radiositeo-procedo kaj aliaj aldonaĵoj, kiuj simulas la vojon de lum-radioj tra la sceno, celas al la kalkulado de la lum-distribuo.

Origino kaj signifo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la disvolvo de radiopaŭsado la juna fako de 3D-komputil-grafiko konsistis plejparte el vico da "programad-artefikoj", kiuj provis imiti la ombro-ĵeton de lumigataj objektoj. Radiopaŭsado estis la unua algoritmo en tio fako, kiu havis certan fizikan sencon.

La unua bildo kalkulita per radiopaŭsado estis elmontrita 1963 ĉe la Universitato de Maryland sur ekrano simila al osciloskopo.[1] Oni ofte karakterizas Arthur Appel, Robert Goldstsein kaj Roger Nagel kiel la disvolvantojn de la radiopaŭsad-algoritmo, kiuj publikigis la algoritmon ĉe la fino de la 1960-jarcento.[2][3][4] Pliaj esploristoj, kiuj okupiĝis pri radiopaŭsad-teknikoj ĉe tio tempo, estis Herb Steinberg, Marty Cohen kaj Eugene Troubetskoy.[5] La bazo de radiopaŭsado estas la geometria optiko, en kiu la lumo estas traktata kiel grupo da radioj. La teknikoj uzataj en radiopaŭsado jam estis uzataj longe antaŭe, ekzemple de lens-fabrikantoj. Nuntempe multaj bildigiloj (komputilaj programoj por krei bildojn el 3D-sceno) uzas radiopaŭsadon, kelkfoje kun pliaj procedoj.

Simplaj versioj de radiopaŭsado nur kalkulas la rektan lumigon, do la lumo, kiu rekte venas de la lum-fonto. Sed ekde de sia unua uzo en la 3D-komputil-grafiko, radiopaŭsado estis multfoje ege larĝigita. Pli kompleksaj versioj de radiopaŭsado ankaŭ konsideras la nerektan lumon, kiun aliaj objektoj reflektas; tiajn oni nomas mallokan lumig-procedon.

La termino "radioĵetado" ofte nur celas al pli simpla versio de radiopaŭsado, sed kelkfoje ankaŭ estas uzata kiel sinonimo por ĝi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Terrence Masson: CG 101: A Computer Graphics Industry Reference. S. 267. Digital Faŭtography 2007, ISBN 0-9778710-0-2
  2. Arthur Appel: Some Techniques for Shading Machine Renderings of Solids. En Proceedings of the Spring Joint Computer Conference 1968. paĝoj 37–45. AFIPS Press, Arlington
  3. Mathematical Applications Group, Inc.: 3-D Simulated Graphics Offered by Service Bureau. Datamation 13, 1 (Feb. 1968): 69, ISSN 0011-6963
  4. Robert Goldstein, Roger Nagel: 3-D Visual Simulation. Simulation 16, 1 (Jan. 1971): 25–31, ISSN 0037-5497
  5. Terrence Masson: CG 101: A Computer Graphics Industry Reference. paĝo 162. Digital Faŭtography 2007, ISBN 0-9778710-0-2