Radiostacio "Fulmo"

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Studio de Radiostacio Fulmo

Błyskawica (Fulmo), kaj ĝuste Disaŭdiga Stacio de Enlanda Armeo „Fulmo” – radiostacio dissendanta dum la Ribelo de Varsovio ekde la 8-a de septembro 1944 ĝis la fino de bataloj. Radiosendilon konstruis Antoni Zębik (pseŭdonomo "Lerta") en 1943 laŭ ordono de Czesław Brodziak. Ĝia signalvoko estis melodio de "Warszawianka" el la tempo de Novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio.

Komence la sidejo de la ribela radiostacio „Fulmo” lokiĝis en konstruaĵo de PKO (Poŝta Ŝparkaso) ĉe la str. Jasna 9. La 25-an de septembro estis translokigita al kafejo „Adria" (str. Moniuszki 10). La 4-an de septembro ektroviĝis en estinta ambasadejo de Sovetunio (str. Poznańska 15) kaj poste en Publika Biblioteko (str. Koszykowa 26).

Ĉefo de la kunlaborantaro estis Stanisław Zadrożny (pseŭdonomo "Pawlicz"), anstataŭantino – Zofia Rutkowska (pseŭdonomo "Evo"), kiu transprenis realigadon de la programo. Jan Nowak-Jeziorański kaj piloto de RAF John Ward gvidis anglajn dissendaĵojn. Kiel anoncantoj eklaboris ankaŭ: Zbigniew Świętochowski (pseŭdonomo "Kristoforo"), Stefan Sojecki, Zbigniew Jasiński, Jeremi Przybora (franclingve) kaj Mieczysław Ubysz. Tagĵurnalojn kaj radioraportaĵojn gvidis Wołowski.

La unuaj polaj vortoj sur la ondoj de la radiostacio, elparolitaj de Zbigniew Świętochowski (la sama, kiu tralegis la 1-an de septembro 1939 komunikaĵon pri eksplodo de la dua mondmilito) tekstis jene:

Halo, ĉi tie parolas "Fulmo"! Disaŭdiga stacio de Enlanda Armeo en Varsovio, sur la ondolongo de 32,8 kaj 52,1 metroj. La spirito de Varsovio estas grandioza. Mirindaj estas la virinoj de Varsovio. Ili estas ĉie: surfronte ĉe la soldatoj aŭ kiel flegistinoj aŭ kiel ankaŭ kurieroj. Eĉ infanojn vivigas mirinda spirito de kuraĝo. Ni salutas ĉiujn liberon amantajn homojn de la mondo! La polajn soldatojn batalantajn en Italio kaj Francio, polajn aviadistojn kaj maristojn.

La radio disaŭdigis ankaŭ mezonde, daŭrigante premisojn de la Akcio N, diversian (flankatakan) programon direktitan al soldatoj de Wehrmacht.

La 4-an de oktobro, jam post kapitulaco, estis donita la lasta, ĉi-foje 10-minuta komunikaĵo. Tuj poste la radiostacio estis detruita de la tiama komandanto Jan Georgica (pseŭdonomo "Grzegorzewicz"). Krom kvarco - la koro de ĉiu malnovtipa radiostacio – nenio postrestis. Kopio de "Błyskawica", denove konstruita de Antoni Zębik, kiu dum la milito trapasis sep naziajn koncentrejojn, troviĝas en la Muzeo de la Varsovia Ribelo. En "Jednodniówka" (Unutagaĵo) – gazeto eldonita la 1-an de aŭgusto 2004 de la muzeo, oni skribis:

La repliko de "Fulmo" principe ne diferenciĝas de la originalo. Rekreintoj ekzorgis pri ĉiu detalo, eĉ pri malnovaj originaj turnteniloj. Unusola diferenco estas tia, ke la nuntempa "Fulmo" disaŭdigas en alia ondolongo – 7,043 MHz – ĉar tiu el la tempo de la Ribelo estas jam okupita de ...NATO.

Dum la ribelo disaŭdigis ankaŭ alia radiostacio – "Burza" (Tempesto) konstruita dum dekkelkaj horoj de Włodzimierz Markowski. Komencis jam la 3-an de aŭgusto, disaŭdigante trifoje tage, el la domego de Ĉefa Poŝtejo (placo de Napoleono, hodiaŭ de la Ribelantoj de Varsovio). Sed germanoj sukcesis ĝin rapide likvidi. Ties potenco estis 18 vatoj, dum tiu de “Fulmo”, kiu disaŭdigis kvarfoje tage – 200 vatoj.

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

  • [1] Fragmentoj de originalaj komunikoj disaŭigataj de radiostacio Fulmo
  • [2] Halo! Tie ĉi Fulmo
  • [3] Raportoj pri la ribelo de Krystyna Melion