Radiulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koloritaj skeletoj de radiuloj.

RadiolariaRadiuloj estas grupo de protozooj similaj al amebo kiuj produktas prilaboritegajn mineralajn skeletojn, tipe kun centra kapsulo kiu dividas la ĉelon en internaj kaj eksternaj partoj, nomitaj endoplasmo kaj ektoplasmo. Ili troviĝas kiel planktono en la oceano, kaj pro la rapida evoluo de siaj specioj estas gravaj kiel fosilioj gvidoj ekde la periodo kambriko. Fosiliaj radiuloj komunaj estas Actinomma, Heliosphaera kaj Hexadoridium.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Bildo de radiuloj de la ekspedicio Challenger 1873-76.

La radiuloj posedas multajn falspiedojn tenitajn de mikrotubetoj nomitaj aksopodioj, kiuj helpas por flosado. La ĉela kerno kaj la plej parto de la restantaj organetoj kiuj troviĝas en la endoplasmo, dum la ektoplasmo estas plena de vakuaĵoj kaj de gutoj de lipidoj. Ofte ili enhavas algojn laŭ simbiozo, ĉefe Zooxanthellae, kiuj produktas la plej parton de la energio, kiun bezonas la ĉelo. Simila organizo troviĝas en Heliozoa, sed tiuj malhavas centran kernon kaj produktas nur simplajn spinojn.

La ĉefa klaso de radiuloj estas la Polycystinea, kies membroj produktas silicecajn skeletojn. La plej parto de fosilioj apartenas al tiu grupo. Alia klaso estas Acantharea, kies skeleto konsistas el sulfato estroncia. Spite kontraŭaj asertoj, la genetikaj studoj situas tiujn du grupojn tre proksime. Radiuloj inkludas ankaŭ la senegalan genron Sticholonche, kiu malhavas internan skeleton kaj kiu foje estis konsiderita heliozoo.

Circogonia icosahedra, specio de radiulo.

Tradicie, la radiuloj inkludis Phaeodarea, kiuj produktas silicecajn skeletojn, sed kiuj diferenciĝas de Polycystinea en kelkaj aliaj aspektoj. Tamen, la simileco estas kaŭzata de la konverĝa evoluo ĉar la molekulaj arboj lokigas ilin en Cercozoa, grupo kiu inkludas kelkajn flagelajn kaj amebecajn protistojn. Radiolaria kaj Cercozoa inkludiĝas kune en supergrupo nomita Rhizaria.

Oni konas kelkajn radiulojn, kiuj prezentas grandan similecon kun regulaj pluredro, kiel ekzemple specion kun formo de dudekedro.

Ĉe Lamarko[redakti | redakti fonton]

Lamarko konsideris la radiulojn kiel tria klaso de organizo de animaloj el la plej simplaj (infuzorioj kaj polipoj) al la plej perfekta (la homo). Li difinis ilin kiel regeneraj korpoj, kun radia dispozicio kaj kun kompleksa digestorgano (paĝo 119).

Radiuloj de Haeckel[redakti | redakti fonton]

La germana biologo Ernst Haeckel realigis bizarajn desegnojn (kaj eble iomete troajn) de Radiuloj, Foraminifera kaj Diatomea helpante popularigi tiujn protozoojn inter la mikroskopistoj de komencoj de la 20-a jarcento.

Bildoj de Kunstformen der Natur (1904)[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Zettler, Linda A. (1997). "Phylogenetic relationships between the Acantharea and the Polycystinea: A molecular perspective on Haeckel's Radiolaria", gazeto : Proceedings of the National Academy of Sciences, volumo : 94, paĝoj : 11411-11416

P. Lopez-Garcia et al. (2002). "Toward the Monophyly of Haeckel's Radiolaria: 18S rRNA Environmental Data Support the Sisterhood of Polycystinea and Acantharea", gazeto : Molecular Biology and Evolution, volumo : 19, numero : 1, paĝoj : 118-121

Sina M. Adl et al. (2005). "The New Higher Level Classification of Eukaryotes with Emphasis on the Taxonomy of Protists", gazeto : Journal of Eukaryotic Microbiology, volumo : 52, numero : 5, paĝoj : 399-451

  • (2005) Art Forms from the Ocean: The Radiolarian Atlas of 1862. Munich; London: Prestel Verlag. ISBN 3-7913-3327-5. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]