Radojica Petrović

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Radojica Petrović
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1949 (1949-02-07) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Serbio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Radojica Petrović (naskiĝis la  7-an de februaro 1949(nun 1949-02-07)) estas serba esperantisto kaj matematikisto kaj emerita instruisto pri komputiko kaj komputika didaktiko, kiu loĝas en Ĉaĉak, Serbio. Ekde 1991 li estas membro kaj ekde 2001 estrarano de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Dum la oficperiodoj 2003-2006 kaj 2006-2009 li estis prezidanto de ILEI kaj ĝia observanto ĉe la Estraro de UEA. Ekde 2010 li estas estrarano pri konferencoj de ILEI. Krome li estis prezidanto de Serbia Esperanto-Ligo, kaj komitatano A de la Landa Asocio en la komitato de UEA. Li instruis en E-kursoj por komencantoj kaj progresantoj kaj gvidis metodikajn seminariojn por E-instruistoj en Serbio kaj eksterlande. Li verkis fakartikolojn kaj prelegis en internaciaj fakaj konferencoj pri interkultura pedagogio de Esperanto, metodologio de prikomputila kaj perkomputila lernado kaj instruado kaj komputile subtenataj kvalitmastrumaj sistemoj en la lingvoj Esperanto, serba kaj angla.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]