Raetoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raetoj
historia etno • popolo
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La raetoj estis tribo aŭ etna grupo de homoj de la antikva epoko en la orienta parto de la Alpoj, kiu probable vivis inter la lagoj Maggiore kaj Lago di Como, la nuna urbo Verono kaj la suba valo de la rivero Inn.

La etna nomo aperas ekde la 2-a jarcento antaŭ nia erao en antikvaj grekaj kaj romaj fontoj - greke Ῥαιτοί, [RaitOJ] kaj latine Raeti.

La etna vivteritorio estis konkerita en la 1-a jarcento antaŭ nia erao fare de la armeo de la Romia Imperio kaj la lokaj loĝantoj sekve estis kulture romigitaj. La romia provinco Raetio estis nomita laŭ ili, kvankam ne ĉiuj de la provincaj loĝantoj estis origine raetoj. Laŭ unuopaj historiistoj varias la ekzakta difino kiuj grupiĝoj apartenis al la raetoj kaj kiuj ne, kaj sekve ankaŭ la difino de la vivteritorioj iom varias. Iuj sciencistoj supozigas kulturan parencecon al la etruskoj, sed ankaŭ tiu supozo estas malsamopinie pridiskutata. Tiu supozo jam ekzistis en la antikva periodo. En sia "Natura historio", en la 1-a jarcento p.K. Plinio la pli maljuna skribas: "La gaŭloj diras, ke la raetoj devenas de la etruskoj, forpelitaj kaj kondukitaj de sia estro Retus."