Rafik Hariri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rafík Harírí)
Rafik Hariri
Persona informo
رفيق الحريري
Naskiĝo 1-an de novembro 1944 (1944-11-01)
en Cidono
Morto 14-an de februaro 2005 (2005-02-14) (60-jaraĝa)
en Bejruto
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per atenco vd
Tombo Bejruto vd
Religio islamosunaismo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco LibanoSauda Arabio vd
Alma mater Bejruta Araba Universitato vd
Partio Future Movement vd
Familio
Patro Bahaa Hariri vd
Patrino Hind Hariri vd
Gefratoj Bahia Hariri vd
Edz(in)o Nidal Boustany • Nazik Hariri vd
Infanoj Saad Hariri • Bahaa Hariri • Fahd Hariri • Hind Hariri • Hossam El-Din Hariri • Ayman Hariri vd
Profesio
Okupo politikisto • entreprenisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rafik Al-Hariri (naskiĝis 1-an de novembro 1944 en Sidon; mortis 14-a de februaro 2005 en Bejruto) estis libana miliardulo, politikisto kaj ĉefministro de sia lando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li finstudis en 1964 kaj plustudis en la Araba Universitato de Bejrut. Li estis ekde 1992 ĝis 1998 kaj poste ankoraŭfoje - krom iometa paŭzo - ĝis 20-a de oktobro 2004 ĉefministro de la Libano. Li estis kritikanto de la landaj potenculoj (okupaj fortoj de Sirio) en la lastaj monatoj. Li deziris retiron de la siriaj trupoj el Libano antaŭ la balotoj en majo.

Li staris en la listo de la miliarduloj kun lia familio en 2004 je la 108-a loko kun riĉeco de 4,3 miliardoj da usonaj dolaroj. Li okupiĝis ĉefe pri konstruoj, nemoveblaĵoj.

Morto pro atenco[redakti | redakti fonton]

Li mortis la 14-an de februaro en 2005, pro aŭtobomba atenco en Bejruto. La eksplodo okazis, kiam li traveturis turisman kvartalon. Mortis 8 pliaj homoj, inter tiuj liaj korpogardistoj.

Lia filo estas Saad Hariri.