Sankta Rafaelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rafael)
Sankta Rafaelo
Biblia persono
anĝelo • anĝelo en Judismo • anĝelo en Kristanismo
Verko Perdita Paradizo
Informoj
Sekso vira
vdr

Rafael (aŭ Sankta Rafaelo) estas kristana arkianĝelo, kiu estas en la dua-kanona biblia libro de Tobit. En tiu libro li helpas Tobias kaj Sara kontraŭ la demonon Asmodeus, kaj resanigas Tobiton, la patron de Tobias kiu estis blindulo.

Pentraĵo de sankta Rafaelo de Bartolomé Esteban Murillo.

Laŭ la tradicio, Sankta Rafaelo estas ankaŭ la anĝelo kiu, en la kvina ĉapitro de la Evangelio de Sankta Johano, "malsupreniris iafoje en la lageton kaj movis la akvon; kiu ajn do unua post la movado de la akvo enpaŝis, tiu resaniĝis, tute egale, de kia malsano li suferis."

Sankta Rafaelo estas la patrono por junaj amantoj, malsanuloj (kaj speciale blinduloj), kaj vojaĝantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]