Rafael Erich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rafael Erich

ĉefministro de Finnlando

Naskiĝo 10-a de junio 1879
en Turku
Morto 19-a de februaro 1946
en Helsinko
Nacieco Flago-de-Finlando.svg Finnlando
v  d  r
Information icon.svg

Rafael ERICH (naskiĝis la 10-an de junio 1879, mortis la 19-an de februaro 1946) estis finna juristo, diplomato kaj politikisto, kaj ekde 1910 estis profesoro pri ŝtata, popola kaj internacia juroj en la Universitato de Helsinko. Inter la jaroj 1919 kaj 1924 li estis membro de la parlamento de Finnlando, kaj reprezentis la interesojn de la politika partio Nacia Koalicio. Li estis ĉefministro de Finnlando de la 15-a de majo 1920 ĝis la 9-a de aprilo 1921. Dum tiu tempo oficialiĝis la traktato de Tartu, en kiu la bolŝevisma ŝtato Sovetunio agnoskis la suverenecon de Finnlando en la limoj de la historia Grandprinclando Finnlando.

Inter 1926 kaj 1927 li estis finnlanda ambasadoro en Svislando, inter 1928 kaj 1936 ambasadoro en Svedio, ofico en kiu sekvis lin la pli frua ĉefministro kaj pli posta prezidento Juho Kusti Paasikivi.

De la 15-a de januaro 1931 ĝis oktobro 1936 li estis unue vicjuĝisto kaj sekve de la 26-a de septembro 1938 ĝis oktobro 1945 juĝisto en la Konstanta Kortumo pri Internacia Juro de la Ligo de Nacioj en Hago. Jam antaŭe li dum multaj jaroj, inter 1921 kaj 1933, estis delegito de Finnlando en la kunsidoj de la Ligo de Nacioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]