Rafael Kubelík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rafael Kubelik)
Rafael Kubelík
Rafael Kubelík (1950)
Rafael Kubelík (1950)
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1914 (1914-06-29)
en Býchory
Morto 11-an de aŭgusto 1996 (1996-08-11) (82-jaraĝa)
en Kastanienbaum
Mortokialo malsano
Tombo Slavín
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Praga konservatorio
Subskribo Rafael Kubelík
Familio
Patro Jan Kubelík
Edz(in)o Ludmila Bertlová • Elsie Morison
Infano Martin Kubelík
Parencoj Petr Kubelík
Okupo
Okupo komponistodirigentoviolonistomuzikdirektoropianisto
vdr

Rafael Kubelík (naskiĝis la 29-an de junio 1914 en Býchory (distrikto Kolín) - mortis la 11-an de aŭgusto 1996 en Kastanienbaum en Svislando), filo de Jan Kubelík, estis fama ĉeĥa dirigento, malpli konata ankaŭ kiel violonisto kaj komponisto.

Li elstaris kiel interpreto de klasika kaj romantisma muziko, li famiĝis precipe kiel intepreto de verkoj de ĉeĥaj kaj aliaj slavaj aŭtoroj (Dvořák, Janáček, Martinů, Musorgskij, ktp.). Li estis ankaŭ aprezata specialisto pri verkoj de Gustav MahlerBéla Bartók. En 1990 li ricevis honoran doktortitolon ĉe la Universitato de Karolo en Prago.

Vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Sian karieron li komencis kiel ĉefdirigento de Ŝtata opero en Brno (19391941) kaj de Ĉeĥa filharmonio en Prago (1942-1948). En 1948 post komunisma puĉo en Ĉeĥoslovakio li elmigris. Iom post iom li fariĝis unu el la plej grandaj dirigentaj personecoj de sia tempo. En 19501953 li estis direktoro de simfonia orkestro de Chicago. Daŭre li diskonigadis en la mondo ĉeĥan muzikon kaj danke al grandega sukceso de far li realigita opero Káťa Kabanová de Leoš Janáček en 1955 li estis nomumita muzika direktoro de la Reĝa operejo (Royal Opera House) en Londono, kie li agis ĝis 1958. Muziko de ĉeĥaj kaj aliaj slavaj aŭtoroj fariĝis regula parto de la repertuaro de la operejo.

Dum ofta gastado (ĉe viena kaj israela filharmonioj) en 19611979 li estis ĉefdirigento de la simfonia orkestro de la Bavaria radio en Munkeno, el kiu li faris pintan mondfaman muzikensemblon. Samtempe en 19721974 li estis dirigento de la Metropolitena operejo en Novjorko.

Rafael Kubelík en emigracio daŭre tre engaĝiĝis politike kaj kulture favore al la ĉeĥa socio kaj individuoj persekutataj de la komunisma reĝimo. Li vivis alterne en Usono kaj Svislando. Ekde sia sepdekjariĝo li estis tiom handikapita pro kronika artikomalsano, ke li devis fini sian dirigentan agadon. Malgraŭ ĉiuj problemoj tamen post falo de la komunisma reĝimo li bonvenigis la eblecon komenci post 42 jaroj en ekzilo en la jaro 1990 la festivalon Pražské jaro (Praga printempo) per ciklo de simfoniaj poemoj Má vlast (Mia patrujo) de Bedřich Smetana, per kio li definitive fermis sian dirigentan karieron. Li mortis la 11-an de aŭgusto 1996 en Svislando. La 18-an de septembro li estis enterigita en Slavín (tombejo de ĉeĥaj famuloj) en la praga kastelo Vyšehrad apud sia patro.

La plej gravaj registraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Antonín Dvořák: 9 Symphonien, Scherzo capriccioso, The Wood Dove, Karneval Ouvertüre, Berliner Philharmoniker, Symphonieorchester des, Bayerischen Rundfunks CD komplet)
  • Antonín Dvořák: Stabat Mater op. 58, Legends op. 59, Mathis • Reynolds, Ochman • Shirley-Quirk, Chor und Symphonieorchester, des Bayerischen Rundfunks, English Chamber Orchestra
  • Antonín Dvořák: Concerto for Piano, Rudolf Firkušný – piano ; Česká filharmonie (1944 kaj 1946), CD adapto
  • Gustav Mahler: 10 Symphonien, Symphonieorchester des Bayerischen Rundfunks, (CD kompleto)
  • Béla Bartók: Concerto for Orchestra, Two Portraits, The Miraculous Mandarin; Royal Philharmonic Orchestra
  • Bedřich Smetana: My Country, Boston Symphony Orchestra
  • Bedřich Smetana: symfonické poemy, Vítězslav Novák: Česká suita; Česká filharmonie (1943 - 1948), CD adapto
  • Přítomnost II. - Contemporary Czech Music (Rafael Kubelík – II. String Quartet, Jan Rychlík – Hommagi Gravicembalistici, Klement Slavický - Trio for Oboe, Clarinet and Bassoon, Jan Novák – Dulces Cantilenae for Tenor and Cello, Jiří Dvořáček - Slzy, Ivo Jirásek - Pastorale e saltarello for Oboe and Harp, Jiří Teml – Pantomima for Flute and Piano

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Barenboim, Daniel. (2002) A Life in Music. Londono: Arcade Pub. ISBN 1559706740.
  • Freeman, John W., "Music First," Opera News, majo 2007, p. 42-45.
  • Moritz, Reiner, Rafael Kubelik: Music Is My Country (DVD, RM Creative, Munkeno, 2003)
  • Ulm, Renate, editor, The Golden Era of Rafael Kubelik (Munkeno: Bavarian Broadcasting, 2006)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Muzikaj videodosieroj[redakti | redakti fonton]