Rafael Merry del Val

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rafael Merry del Val

Rafael Merry del Val y Zulueta (10-an de oktobro 1865 en Londono – 26-an de februaro 1953 en Romo) estis diplomato kaj hispana kardinalo de la Katolika Eklezio kaj Ŝtatsekretario de Pio la 10-a (1903-1914).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rafael Merry del Val y Zulueta devenis el aristokrata hispana familio, kaj kun la familio loĝis en Anglujo ĝis 1878. La lernejaj kaj studaj jaroj kondukis Merry del Val al Slough, Namur, Bruselo, Durham kaj, fine, al Romo ĉe la Akademio de la Ekleziaj Nobeloj. Tie li licenciĝis je kanona juro kaj doktoriĝis je teologio kaj filozofio: kion li faris kontekste de granda pieco kaj fordono al la kaŭzo de Dio kaj de la Katolika Eklezio.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1887 li estis sendita kun la papa delegitaro partoprenonta en Britio okaze de la festadoj pro la kvindekaj jaroj ekde la kronado de la Reĝino Viktoria; ordiniĝis sacerdoto la 30-an de ooktobro 1888 kaj estis kooptita en la diplomataro de la Sankta Seĝo, en kiu ekfunkciis kiel persona sekretario de ĉeepiskopo Luigi Galimberti nuncio en Germanio kaj poste en la Aŭstria-Hungara Imperio, kie li akiris grandan diplomatan sperton, favoritan de lia kono de ses lingvoj, facile praktikataj, krom de la klasikaj bazaj en la ekleziaj studoj.

En 1893 li laboris en Vieno kaj ekde 1896 fariĝis Sekretario de la Papa Komisiono pro la ekzameno pri la valideco de la ordinado en la Eklezio de Anglio, en kiu partoprenis ankaŭ kardinalo Petro Gasperri, kiu estos lia posteulo kiel Ŝtatsekretario. En 1897-1898 estis sendita al Kanado kiel apostola vikario de papo Leono la 13-a, kiu lin nomunis ankaŭ konsilisto de la Kurio pri la afero de la index librorum prohibitorum (listo de la libroj malpermesitaj), kaj drektoro de la Papa Eklezia Akademio kaj, la 19-an de aprilo 1900, episkopo kun la titolo de Niceo.

Merry del Val funkciis kiel sekretario dum la konklavo de 1903, karakterizita pro la aŭstria vetoo al papado kontraŭ la kardinalo Mariano Rampolla del Tindaro, tiama Ŝtatsekretario. La ĵuselektita Pio la 10-a, konstantinte la kvalitojn de Merry del Val, tiun ĉi eknomumis sia persona sekretario kaj, poste, Ŝtatsekretario kaj Prefekto de la Apostola Palaco jam ankaŭ ol lin levis al la honoro de la kardinaleco. Inter la urĝaj agoj de tiu paporegado rimarkiĝas la malpermeso kun aŭtomata ekskomuniko, por ĉiu kardinalo elektanta, ricevi kaj komuniki dum konklavo la vetoon de kiu ajn registaro, malgraŭ kontraŭa kutimo aŭ antaŭa privilegio.

Merry del Val estis ankaŭ nomumita Kardinalo Kamerlengo.

Dum sia Ŝtatsekretariado, Merry del Val devis apartmaniere alfronti tri problemojn: la disiĝo inter Ŝtato kaj Eklezio en Francio, la partopreno de la katolikoj al la politika vivo en Italio kun praktika neniigo de la Non expedit, kaj la teologia lukto kontraŭ modernismo.

Fakte Merry del Val havis liberan agadon en la diplomatiaj aferoj ĉar la papo Pio la 10-a havis nur pastoralan sperton.

Se eta afero ne malpliigas la grandajn, subtenantoj de planitaj lingvoj ne ignoras ke Merry del Val certe konsilis Pion la 10-an akcepti kaj beni la kopodojn de la unuaj volapukistoj, kaj poste, de la esperantistoj. La unua, Volapuko, celis krei komunan lingvon por ke la homoj pli facile sin reciproke komprenu; la dua, esperanto, fakte kultis la saman celon.

Novaj taskoj[redakti | redakti fonton]

Kun la alveno de Benedikto la 15-a, Merry de Val, anstataŭita de nova Ŝtatsekretario, fariĝis Prefekto de la Kongregacio de la administrantaro de la Baziliko de Sankta Petro. Sed krome li estis ŝarĝita Sekretario de la Sankta Ofico kaj Prezidanto de la Akademio por la katolika eklezio. Dum la sekvantaj jaroj kiel apostola delegito pritraktos diversajn aferojn en Italio kaj aliaj landoj.

Li mortis la 26-an de februaro 1953 kaj estis entombigita en la vatikanaj grotoj. Sur sia tombo, li antaŭdiktis tiun epitafon: “Da mihi animas, caetera tolle” “Donu al mi la animojn, ceteraĵon vi prenu”. Temas pri biblia esprimo adaptita por signifi la porapostolan engaĝiĝon.

Pri li oni startigis la laŭkanonan proceson por beatigo kaj nun lin oni povas nomi al alvoki kiel Servisto de Dio (Diservisto).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

• Giuseppe dalla Torre: The Cardinal of charity. Memorial discourse on the work and virtues of the late Cardinal Raphael Merry del Val. New York 1932

• Pio Cenci: Il Cardinale Raffaele Merry del Val. Roma 1933

• Vigilio Dalpiaz: Attraverso una porpora. Il cardinale Merry del Val. Torino 1935

• Rafael Figueroa Ortega: Una gloria de la iglesia. El Cardenal Rafael Merry del Val. Città del Messico 1937

• Girolamo dal Gal: Il cardinale Merry del Val. Segretario di Stato del Beato Pio X. Roma 1953 • Mary Bernetta Quinn: Give me souls. A life of Raphael Cardinal Merry del Val. Westminster 1958

• Girolamo dal Gal: The spiritual life of Cardinal Merry del Val. New York 1959

• Marie-Cecilia Buehrle: Rafael Cardinal Merry del Val.Londra 1957

• Jean LeBlanc: Dictionnaire biographique des évêques catholiques du Canada. les diocèses catholiques canadiens des Églises latine et orientales et leurs évêques; repères chronologiques et biographiques, 1658-2002. Ottawa 2002, paĝ. 242-245

• Wikimedia Commons entenas multemediajn doseirojn pti Rafael Merry del Val