Rafael Pombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rafael Pombo

Rafael POMBO estis kolombia poeto, ĵurnalisto kaj tradukisto, naskita la 7an de novembro de 1833 en Bogoto, kaj mortinta en la sama urbo la 5an de majo de 1912.

Estis li unu el la plej fruktodonaj el la poetoj de sia lando, reprezentanto de la Romantikismo, kvankam populare en Kolombio li estas eble pli konata pro sia porinfana literaturo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis Lino de Pombo, matematikisto, armeano kaj diplomato, kaj lia patrino Ana María Rebolledo, kiuj geedziĝis en 1827 en Popayán, kaj translokiĝis al Bogoto kvar monatojn antaŭ la naskiĝo de Rafael, ĉar sinjoro Lino estis nomumita en ŝtata posteno.

Li havis tri fratinojn: Beatriz—, Felisa kaj Juanita, kaj du fratoj: Fidel— kaj Manuel.

Kiel infano 10-jara li komencis skribi versaĵojn, kaj en 1844 li eniris en seminarion, kie li studis latinan lingvon. Ekde 1846 li studis en la Colegio Mayor de Nuestra Señora del Rosario. En 1847 li eniras en la tiaman "Militlernejon", embrio de la nuna Fakultato pri Inĝenieriko de la kolombia Nacia Universitato, kaj atingas titolon de inĝeniero en 1851 sed neniam li ekzercis kiel inĝeniero; proksimume samtemope li decidis dediĉigi plene al poezio.

En 1853 li vojaĝis, ene de Kolombio, al Valo de Kaŭko kaj al Popayán. Ĉe sia reveno al Bogoto li eniras en la armeon kaj tie li fariĝas oficiro. Poste li estis numimita en oficiala delegacio por Usono kaj vojaĝas al Novjorko. Kiel parto de sia diplomata laboro li vojaĝis al Kostariko por pritrakti landliman aferon, kaj revenis al Kolombio. Denove reiras li al Usono en majo de 1857.

En 1867 eldonejo de Appleton & Co., en Novjorko, pubikigas la unuan eldonon de lia porinfana verko Cuentos pintados, kaj du jarojn poste la verkon Cuentos morales para niños formales

Iom poste li kontaktas la usonajn verkistojn Ralph Waldo Emerson kaj Henry Wadsworth Longfellow kun kiuj ekhavis korespondadon.

Post sia reveno al Kolombio, en 1872 li laboris kiel ĵurnalisto. En 1877 aperas la libro ununura publikigita dum la vivo de la poeto: kolekto de religiemaj poemoj.

La patrino de la poeto mortis en 1883

La 20an de aŭgusto de 1905 li estis honorigita kiel la plej bona nacia poeto, kaj la 6an de februaro de 1912 li estis elektita membro de la Kolombia Akademio de la Lingvo, organizaĵo de kiu poste li estis sekretario.

La plej kompleta biografia verko kaj studo pri Rafael Pombo estas la hispanlingva libro Rafael Pombo, La vida de un poeta (ISBN 9589759149), verkita fare de Beatriz Helena Robledo, kaj publikigita en 2006 fare de la hispana eldonejo Ediciones B.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Pri lia poezio[redakti | redakti fonton]

La ĝisnune publikigita verkaro de Rafael Pombo ampleksas ĉirkaŭ 1400 poemojn, kaj 222 fabloj.

Pombo estis bonega tradukisto, alte taksata, ekzemple, fare de la hispana filologiisto kaj erudiculo Marcelino Menéndez y Pelayo. Tiutaske li tradukis, ekzemple, verkojn de Alphonse de Lamartine, Shakespeare, Vergilio, Horacio kaj Longfellow.

Grandan parton de sia verkaro li publikigis en la jenaj ĵurnaloj: El Tomista, La Siesta, El Día, El Filotémico, El Heraldo, El Obrero, La Escuela Normal, La América, La Nueva Era, Las Crónicas, kaj en du fonditaj fare de li mem: El Cartucho kaj El Centro (fondita en 1888 el kiu aperis 12 numeroj). Poste pluraj homoj kompilis tiujn dise aperintajn skribaĵojn.

La ĉefaj temoj de la verko de Pombo estas la amo kaj la naturo, kvankam li ankaŭ verkis elegiajn, filizofajn kaj humurajn poemojn.

De lia poezia verkaro, de romantika radiko, elstaras lia porinfana literaturo, kaj la poemo La hora de las tinieblas ("La horo de tenebro"), rezulto el animkrizo pro malsano de la tiame 23-jaraĝa poeto, verko en kiu li proponas la duecon de la rezono kaj sento homa, el vidpunkto de la lukto de maloj.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Porinfanaj poemoj kaj fabloj:
    • Cuentos pintados (1854)
    • Cuentos morales para niños formales (1854)
    • Curufato y su gato
    • El búho y el palomo ("La orelstrigo kaj la kolombo")
    • El coche
    • El gato bandido
    • El gato guardián
    • El halcón y la gallina
    • El hombre y la pulga
    • El monte y la ardilla
    • El niño y el buey
    • El niño y el corderito
    • El niño y la mariposa
    • El palomo de fiesta
    • El potro sin freno
    • El renacuajo paseador ("La promenema ranideto")
    • El sermón del caimán
    • Juan Chunguero
    • La marrana peripuesta
    • La nariz y los ojos
    • La paloma y la abeja
    • La pobre viejecita ("La povra oldulinjo")
    • Las ranas y la antorcha
    • Michín
    • Mirringa Mirronga
    • Pastorcita
    • Simón el bobito
  • Poemoj:
    • A Bolívar
    • A José Eusebio Caro
    • A la muerte de don Antonio Ospina
    • A la Poesía
    • Abisag
    • Barcarola
    • De noche (1890)
    • Decíamos ayer ("Hieraŭe ni diris") (1889)
    • Desengáñame (1851)
    • Doña Pánfaga o el Sanalotodo
    • Edda
    • El Alfabeto
    • Eva de los aires
    • En el Niágara ("Ĉe la Niagaro")
    • El Bambuco (1855)
    • El último instante (1854)
    • El valle
    • Elvira Tracy (1863)
    • Extasis
    • La casa del cura
    • La cruz de mayo
    • La hora de las tinieblas ("La horo de tenebro"), (1864)
    • La memoria (1904)
    • La tumba de Ricaurte
    • Lo desconocido (1881)
    • Lo que vieron los viejos
    • Los Norteamericanos
    • Luna llena
    • María
    • Melancolía
    • Mi amor
    • Mi tipo
    • Noche de diciembre (1874)
    • Our life is twofold (1860)
    • Pareja humana
    • Patria y Poesía
    • Pecado original
    • Preludio de primavera ("Preludo de printempo")
    • Siempre
    • Torbellino a misa (1856)
    • Vals
    • Valsando

Specimeno tradukita[redakti | redakti fonton]

Jen traduko el unu el liaj plej famaj porinfanaj fabloj, La promenema ranideto, kies hispanlingva titolo estas El renacuajo paseador fare de Anton Tomić:

La fil' de Ranino, Rin-Rin Ranideto,
eliris matene en hela tualeto,
je pantalon' kurta, kravato laŭmoda,
rubanda ĉapelo kaj jako silkbroda.
"Knabeto, ne eliru!" la patrin' kridiras;
sed li faras geston kaj vante foriras.

Ĉe l' voj' li renkontis museton najbaran,
kaj diris: "Amiko, venu kunul' kara,
ni vizitu kune fraŭlinon Ratino,
kaj festeno-feston ni havos kun vino".

Baldaŭ ili alvenas; muso pluenpaŝas,
plilongigas kolon, per frapil' li batas
tre forte. Kaj de-en: "Kiu frapas fore?".
"Mi, onklin' Ratino, vin salutas kore!"

"Ĉu vi estas hejme?". -"Jes, sinjoro, certe;
sed kial vi venas al mi senaverte?
Tamen, mi tre ĝojas; mi ŝpinas fadenon,
sed eniru amikoj! Tre koran bonvenon!".

Ĉiuj korpinklinis, manprenis sincere,
kaj pli veterano, ankoraŭ de ekstere,
Muso brave diras: "Ni tre varme sentas,
ni volas bieron. Ĉu Ratin' konsentas?".

Kaj dum la friponoj konsumas kruĉaron,
ordonis Ratino alporti gitaron,
kaj belkanti petas al Ranidet', ame,
gajajn mil kantetojn, por ĝoji korflame.

"Ho!, mi plezurege ja kantus, fraŭlino,
sed ne estas eble vin laŭdi, Ratino,
per gorĝo sekega kiel vera stupo;
kaj ĉi vesto nova premas kiel kupo".

"Mi ege bedaŭras" -Ratino respondas-
"Malstreĉu la veston; se ne, mi ĝin tondas.
Kaj dume mi kantos por vi plezurigan,
sekretan kanteton, belan kaj ridigan".


Kaj estante ĉiu ĝuante la feston:
balo kaj biero, kanto kaj orkestro,
Katin' kaj katidoj ensaltis subite,
kaj inferbatalo eksplodis neevite.


Grandaĝa Katino mordis tra l' orelo
de l' infan' Museto, miaŭante al li: "Belo!".
La katidoj tranĉis, al Ratina Moŝto,
unu tra l' piedo, unu tra la vosto.


Sinjor' Ranideto, antaŭ ĉi alsalto
prenis la ĉapelon, faris egan salton,
malfermis la pordon, piednaze puŝante,
kaj "feliĉan nokton" diris elirante.


Li pluensaltadis de tia teruro
kaj perdis ĉapelon, vundiĝis sur kruro,
enfalis en buŝon de manĝema ansero,
kiu lin enkorpigis per sola englutero.


Kaj tiel finiĝis, unu, du kaj tri:
Muset', Ranideto kaj ankaŭ Ratin';
la katoj satmanĝis, englutis l' anser',
kaj tutsole restis Ranin' sur la ter'!

Bibliaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]