Rafael Trujillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rafael Trujillo kun sia edzino (1934)

Rafael Leónidas TRUJILLO MOLINA San Cristóbal (Dominga urbo), 24-a de oktobro 1891 - Santo Domingo, 30-a de majo 1961) estis militisto kaj politikisto de Respubliko Domingo. Formale li estis prezidento de la respubliko en la periodoj 1930-1938 kaj 1942-1952, sed praktike regis la landon inter 1930 kaj 1961, kun fakta diktatoreco, kvankam li konservis demokratan kaj konstitucian fasadon.

Dum la usona okupado de la Dominga Respubliko (1916-1924) Trujillo aliĝis al la Nacia Gvardio, kaj rapide supreniris en la hierarkio. Sub la regado de Horacio Vásquez li estis nomita Vickolonelo, Stabestro kaj Vickomandanto de la Nacia Polico. En 1930 li organizis puĉon kontraŭ Vásquez kaj sin proklamis nova prezidento. Post la detruo, fare de la ciklono San Zenón en 1930, de la malnova dominga ĉefurbo, Santo Domingo, Trujillo ordonis ĝian rekonstruadon, kaj ĝin rebaptis kiel "Ciudad Trujillo", Truĥiljurbo, (post lia morto, la urbo rericevis sian malnovan nomon). Lia diktatoreco sin karakterizis pro la malaperigoj kaj la murdoj. En la lastaj momentoj li havis 60 procentojn de la nacia buĝeto sub la kontrolo de sia familia. Li ĝuis la apogon de Usono en la komenco pro sia forta kontraŭkomunismo, sed en la lastaj tempoj lia politiko iom pli ĝenis la registaron de Usono.

Lia politiko

Trujillo entreprenis politikon de investado en publikaj konstruaĵoj, kaj favoris la eksterlandan investadon, kio donis al li la apogon de la nacia burĝaro.

Li apogis simbole la aliancanojn dum la Dua Mondmilito, kio donis al li apogon fare de la usona registaro. Tio malgraŭ lia konservativa sinteno, proksima al tiu de la hispana generalo Francisco Franco, kun kiu li kundividis la titolon 'generalisimo'.

Paradokse, Trujillo favoris enmigradon de persekutitaj rifuĝintoj el Eŭropo, inter kiuj judoj dum la 30-aj jaroj, kaj poste de hispanaj respublikanoj post la fino de la Hispana Enlanda Milito. La ĉefa kialo estis la strebo blankigi la loĝantaron de la lando kaj malpliigi la procentaĵojn de mestiza popolaro.

En 1937 li sendis armeon al la landlimo kun Haitio, kaj masakris pli ol 15 000 haitianojn, pro la timo ricevi tro multajn enmigrantojn kaj kiel reprezalio kontraŭ la registaro de la alia parto de la insulo Hispaniolo kiu apogis aŭ ne kontraŭis la agadon de oponantoj al lia reĝimo.

Trujillo klopodis interveni en aferoj de aliaj latinamerikaj landoj, kune kun siaj kolegoj la diktatoroj Anastasio Somoza García, de Nikaragvo, kaj Marcos Pérez Jiménez, de Venezuelo. Li apogis la invadon de Rafael Ángel Calderón Guardia en Kostarikon en 1955. Post la forigo de lia aliancano Pérez Jiménez, li klopodis anstataŭigi la novan venezuelan registaron de Rómulo Betancourt, sed la usona registaro blokis la reĝimon kaj la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj kondamnis ĝian politikon.

Lia morto

Trujillo mortis sekve de atenco la 30-an de majo de 1961. Grupo de komplotantoj pafadis kontraŭ lia veturilo, kiu ricevis pli ol 60 kuglopafoj, el kiuj 7 penetris en la diktatoron. Ekzistas diversaj teorioj pri la organizado kaj intenco de la komplotantoj. La plejmulto estis mortigitaj en la sekvaj monatoj, fare de la nova gvidanto, la filo Ramfis Trujillo. La subpremado okazigis fortajn protestojn kaj la kontraŭstaro de Usono, kaj la familio Trujillo devis forlasi la povon kaj la landon en novembro de la sama jaro. Tiamaniere finiĝis epoko de la respubliko. En la sekvaj semajnoj perdis sian nomon ĉiuj urbopartoj kaj geografiaĵoj kiujn oni antaŭe nomis honore al Trujillo.

Libroj

Pri li aŭ lia figuro baziĝas jenaj libroj: