Rafael Zaldívar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rafael Zaldivar (n. San Alejo; 1834 – m. Parizo; 2a de marto de 1903), kuracisto kaj politikisto. Li estis Prezidento de Salvadoro de la 1a de majo de 1876 al 6a de aprilo de 1884 kaj post la 21a de aŭgusto de la sama jaro ĝis la 14a de majo de 1885.

Li estis profesoro de Medicino kaj Vicrektoro de la Universitato de Salvadoro. Diplomatulo en Prusio en 1869, okupis en 1870 la Ministeriojn de Instruado kaj de Milito samtempe ke li prezidis la Nacian Asembleon.

Li estis provizora Prezidento de Salvadoro en 1876 post la milito kontraŭ Gvatemalo kiu faligos la tiaman prezidenton Andrés del Valle, kaj poste li estis elektita poste (maje) definitive. Dum lia registado, oni proklamis la leĝojn de nuligon de komunumaj bienoj (1881-1882) kiuj implicis la ekspropriadon de la teroj de la indiĝenaj komunumoj. Li veturis al Usono, Hispanio, Britio kaj Francio.

Kun Gvatemalo kaj Honduro oni proponis la kreadon de Centramerika Respubliko; tamen kiam en februaro de 1885 la gvatemala Prezidento Justo Rufino Barrios proklamis la restarigon de la regiona unuiĝo perforte kaj oni deklaris sin militestro de Centrameriko, oni kontrauŭis tion en Salvadoro, Nikaragvo kaj Kosta-Riko. La salvadora registaro anoncis sian malakcepton de la intencoj de Barrios kaj inter Salvadoro, Kosta-Riko kaj Nikaragvo oni starigis defendan aliancon, kiu akiris la apogon de Meksiko.

Por tio Barrios invadis Salvadoron marte de 1885, dum trupoj de Kosta-Riko kaj Nikaragvo pretiĝis lukti kontraŭ tiujn de Honduro. Tamen tio finis subite, ĉar la gvatemala prezidento mortis en la batalo de Chalchuapa, post la invado de Salvadoro. Tamen poste Rafael Zaldívar estis elpostenigita kaj devis forlasi la landon kaj ekziliiĝi en Francion.