Rafaelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri la itala pentristo. Pri la arkianĝelo, vidu Rafael.
Memportreto de Rafaelo

Rafaelo SANTIRafaelo Sanzio (28-a de marto6-a de aprilo 14836-a de aprilo 1520), itala renesanca pentristo kaj arkitekto.

La itala formo de lia antaŭnomo estas Raffaello; por signi siajn pentraĵon li uzis la grek-latinan formon "Raphael". El la latina formo de lia familia nomo, Santius, deriviĝas la alternative uzata nomformo Sanzio.

Eminentaj estas liaj madonoj, precipe la Siksta Madono kaj freskoj en Vatikano, influitaj de Mikaelanĝelo (Atena skolo). Liajn bildojn karakterizas belojn. Perfektaj estas liaj nemultaj portretoj (Angelo Doni, papo Julio la 2-a, papo Leono la 10-a).

Junaĝo

Rafaelo naskiĝis en Urbino. Lia patro, Giovanni Santi, estis pentristo en la urbina kortego. En 1491 mortis la patrino kaj post tri jaroj ankaŭ la patro de Rafaelo. La dekunujara Rafaelo estis konfidita kiel edukoto de onklo Bartolomeo, pastro. La talento de la knabo baldaŭ vidiĝis. Li partoprenis la laboron de la patro ankoraŭ dum lia vivo. Duko Federico da Montefeltro en Urbono mecenatis arton kaj artistojn. Ĉe lia kortego laboris Donato Bramante, Piero della Francesca, Paolo Uccello kaj Luca Signorelli. Rafaelo foriris kiel lernanto al Pietro Perugino en Perugia, kaj baldaŭ alproprigis al si lian stilon, eĉ superis lin. Jam en 1501 estis Rafaelo konsiderata majstro.

Florenco kaj Romo

Vergine del pesce

En 1504 Rafaelo foriris al Florenco, kie li konatiĝis kun laboroj de Leonardo da Vinci kaj Michelangelo, Tie li travivis kvar jarojn kaj sub influo de la florenca skolo, precipe Fra Bartolomeo li principe ŝanĝis sian stilon. Tie li famiĝis per portretoj kaj madonoj.

En 1508 li estis invitita de la papo al Vatikano, kie li kreis siajn famajn freskojn, el kiuj la plej glora estas La Lernejo de Ateno. La pentraĵo tiel plaĉis al la papo, ke li forigis jam finitajn freskojn de aliaj pentristoj kaj Rafaelo devis pentri ĉiujn murojn. Li poste estis superŝutita de mendoj kaj devis sin ĉirkaŭigi per helpantoj kaj disĉiploj, kiuj pentris la malpli gravajn partojn de liaj pentraĵoj.

En 1514 li estis nomumita arkitekto de la baziliko de Santa Petro kaj en 1515 administranto de antikvaj memoraĵoj en Vatikano.

Li neniam edziĝis, kvankam li estis fianĉigita. Post nokto trapasita kun la fianĉino li malvarmumis kaj mortis, eble pro pulmonito, en sia 38-a naskiĝtago.

Fiktivan aŭtobiografion de Rafaelo verkis Rolando Christofanelli en romano Il ragazzo Raffaello (La knabo Rafaelo).

Verkoj

Ŝablono:Ĝermo-biografio

Ŝablono:LigoElstara