Rafah

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rafah aŭ Rafaĥ, Rafaĥo (arabe رفح) estas palestina rifuĝejo ĉe la suda rando de pli frue israel-okupita Gaza-strio. Parto de la urbo situas en Egiptio, la demarkacia linio trakuras la urbon (Filadelfi-trapasejo). La rifuĝejo-urbo havas ĉ. 90.000 loĝantojn.

La urbo mondkonatiĝis pro militistaraj agadoj de la israela armeo en majo de 2004. La loko estis/estas uzata por kontrabando de armiloj kaj aliaj produktoj. Sub la demarkacia linio estas elkonstruitaj sekretaj tuneloj, kiujn dum la militistara operacio ĉielarko, la israela armeo malkovris kaj detruis.

La limtrapasejon kontrolas ankaŭ israela armeo, eŭropaj fortoj, soldatoj de prezidento Maĥmud Abbas (FATAH) kaj tiel oni ne permesis en decembro de 2006 enveturon de Ismail Hanije kun kolektita 35 milionoj da usonaj dolaroj. Tiam okazis eĉ atenco kontraŭ Hanije, kio kaŭzis batalojn inter la konkurantaj politikaj fortoj.