Rafid Ahmed Alwan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rafid Ahmed ALWAN, ankaŭ konata sub la pseŭdonomo Curveball, estis iraka rifuĝinto de la tria iraka milito kaj kiu donis falsajn informojn pri la irakaj kemiaj armiloj. Li vera nomo malkaŝigis komence de novembro 2007.

Alwan alvenis en 1999 en Germanio kaj petis azilon. Tiam li interparolis kun germana sekretservo (BND) kaj asertis esti spertulo pri kemiaj armiloj kaj eĉ direktoro de uzino por produkti ilin en Djerf al Nadaf. Li parolis ankaŭ pri mobilaj uzinoj pro produktado de kemiaj armiloj. Li rifuzis interparolon kun usona sekretservo.

Liaj elparoloj pri laŭdiraj amasdetruaj armiloj iĝis pruvbazoj por la Bush-registaro por eki la militon kontraŭ Irako. Kvankam la germana sekretservo atentigis skribe la usonan, ke informoj de Curveball ne estas pruveblaj, tio servis por Colin Powell prezenti tiujn en la sekureca konsilio de UN kiel pruvojn de nepremesita armila programo de Bagdado.