Rafik Hariri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rafik Hariri
libana miliardulo kaj ĉefministro fotita en 2001
libana miliardulo kaj ĉefministro
fotita en 2001
Persona informo
Naskiĝo 1-a de novembro 1944
en Sidon, Libano
Morto 14-a de februaro 2005
en Bejruto, Libano
Mortokialo atenco
Tombo Bejruto
Lingvoj araba
Ŝtataneco LibanoSauda Arabio
Alma mater Bejruta Araba Universitato
Familio
Patro Bahaa Hariri
Patrino Hind Hariri
Frat(in)o Bahia Hariri
Edz(in)o Nidal Boustany • Nazik Hariri
Infanoj Saad Hariri • Bahaa Hariri • Fahd Hariri • Hind Hariri • Hossam El-Din Hariri • Ayman Hariri
Okupo
Okupo politikisto • entreprenisto
vdr

Rafik Al-Hariri (naskiĝis 1-an de novembro 1944 en Sidon; mortis 14-a de februaro 2005 en Bejruto) estis libana miliardulo, politikisto kaj ĉefministro de sia lando.

Vivo

Li finstudis en 1964 kaj plustudis en la Araba Universitato de Bejrut. Li estis ekde 1992 ĝis 1998 kaj poste ankoraŭfoje - krom iometa paŭzo - ĝis 20-a de oktobro 2004 ĉefministro de la Libano. Li estis kritikanto de la landaj potenculoj (okupaj fortoj de Sirio) en la lastaj monatoj. Li deziris retiron de la siriaj trupoj el Libano antaŭ la balotoj en majo.

Li staris en la listo de la miliarduloj kun lia familio en 2004 je la 108-a loko kun riĉeco de 4,3 miliardoj da usonaj dolaroj. Li okupiĝis ĉefe pri konstruoj, nemoveblaĵoj.

Morto pro atenco

Li mortis la 14-an de februaro en 2005, pro aŭtobomba atenco en Bejruto. La eksplodo okazis, kiam li traveturis turisman kvartalon. Mortis 8 pliaj homoj, inter tiuj liaj korpogardistoj.

Lia filo estas Saad Hariri.