Rage Against the Machine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rage Against the Machine
Persona informo
TTT
Retejo https://www.ratm.com/
vdr

Rage Against the Machine [reiĝ agenst de maŝin] (Esperante Kolero Kontraŭ la Maŝino) estis Usona supergrupo de la 1990-aj jaroj konataj pro ĝia mikso de metalroko kaj repo, kaj pro la politike maldekstrajn poziciojn kiujn ĝi esprimis en siaj kantoj.

La membroj de la grupo estis Zack de La Rocha (kantisto), Tom Morello (gitaristo), Tim Commerford (basisto) kaj Brad Wilk (drumisto). La grupo naskiĝis en Los Anĝeleso.

Ilia unua disko, Rage Against the Machine (1992), estas verŝajne ilia plej fama, kaj ĝi enhavas la revoluciajn himnojn "Killing in the name" [kilin in de neim] kaj "Bullet in the Head" [bulit in de hed].

En la jaro 2000 la grupo disiĝis. Ĉiuj ĝiaj membroj, krom la kantisto, ludas por nova grupo kiu nomiĝas Audioslave, kune kun la eksa kantisto de Soundgarden.

Tom Morello kaj Zack De La Rocha en Coachella, 2007

Rage reunuiĝis unufoje dum la festeno "Coachella" (Coŭĉela) en 2007.

Ili ludis la 20-an de aŭgusto 2008 por la rok-festivalo Rock en Seine, apud Parizo, por ilia dua koncerto en Francio ekde la reunuiĝo. Ilia turneo en Eŭropo finiĝis en la festivaloj de Reading (22-a de aŭgusto) kaj Leeds (23-a de aŭgusto) en Britio.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Rage Against the Machine (1992)
  • Evil Empire (1996)
  • The Battle of Los Angeles (1999)
  • Renegades (2000)