Rage Against the Machine

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rage Against the Machine [reiĝ agenst de maŝin] (Esperante Kolero Kontraŭ la Maŝino) estis Usona supergrupo de la 1990-aj jaroj konataj pro ĝia mikso de metalroko kaj repo, kaj pro la politike maldekstrajn posiciojn kiujn ĝi eksprimis en siaj kantoj.

La membroj de la grupo estis Zack de La Rocha (kantisto), Tom Morello (gitaristo), Tim Commerford (basisto) kaj Brad Wilk (drumisto). La grupo naskiĝis en Los Anĝeleso.

Ilia unua disko, Rage Against the Machine (1992), estas verŝajne ilia plej fama, kaj ĝi enkluzivas la revoluciaj himnoj "Killing in the name" [kilin in de neim] kaj "Bullet in the Head" [bulit in de hed].

En la jaro 2000 la grupo disiĝis. Ĉiuj membroj de ĝi krom la kantisto ludas por nova grupo kiu nomiĝas Audioslave, kune kun la eksa kantisto de Soundgarden.

Tom Morello kaj Zack De La Rocha en Coachella, 2007

Rage reunuigos unufoje dum la 2007a festeno "Coachella" (Coŭĉela).

Ili ludis la 20-an de aŭgusto 2008 por la rokfestivalo Rock en Seine, apud Parizo, por ilia dua koncerto en Francio ekde la reunuiĝo. Ilia turneo en Eŭropo finiĝis en la festivaloj de Reading (22-a de aŭgusto) kaj Leeds (23-a de aŭgusto) en Britio.