Ragnarök

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Thor luktas kontraŭ la serpento Jörmundgander, pentraĵo de Johann Heinrich Füssli (1788).

En la nordia mitologio, Ragnarök ("krepusko de la dioj") estas la mondofinobataloo. Tiu ĉi batalo estos supozeble okazigita inter la dioj, la Æsir, gvidataj de Odino kaj de la jotun-oj gvidataj de Loki. Ne nur la dioj, gigantoj, kaj monstroj pereos dum tiu ĉi apokalipsa batalo, sed preskaŭ la tuta universo estos detruata.

En la militistaj vikingaj socioj, la dumbatala forpaso estis admirinda kaj laŭdinda destino kaj tio ĉi estis enkondukita en la adoradon de diaro kiuj ili mem ne estas eternaj, sed iam estos venkitaj dum la Ragnarök. En la sagaoj kaj en la skaldia poezio de la nordiaj popoloj aperas klare difinita la okazintaĵoj dum Ragnarök, eblas scii kiu batalos kontraŭ kiu kaj la destinon de la partoprenantoj de tiu ĉi batalo. La Völuspá (Profetaĵoj de Völva), la unua serio el la Poezia Edda kiu datiĝas el 1000 p.K., rakontas la historion de la dioj, ekde la komenco de la tempo ĝis Ragnarök, en 65 strofoj. La Proza Edda, verkita du jarcentojn poste de Snorri Sturluson, priskribas la okazintaĵon kiu okazos antaŭ, dum kaj post la batalo.

Unikaĵo pri Ragnarök kiel apokalipsa historio (en la senco de Armagedono) estas tio ke la dioj jam scias pere de la profetaĵoj, tio kio okazos: kio anoncos la alvenon de la okazintaĵo, kiu estos mortigita de kiu kaj tiel plu. Eĉ ili mem scias ke ili ne povas eviti la Ragnarök-on. Tio ĉi rilatiĝas al la koncepto pri destino (vidu Urðr, Wyrd) de la antikvaj nordiaj popoloj.

La vorto Ragnarök konsistas el du vortoj: ragna kiu estas pluralo de la genitivo regin ("dioj" aŭ "regantaj potencoj"), dume rök signifas "destinon". Etimologie kaj regin/ragna kaj rök venas de la sama prahindoeŭropa radiko *rak*reĝ- ("alporti antaŭen, ordigi, regi"). En el kazo de rök, la radiko *reĝ- transformiĝas en *reig-, "etendi la manon" aŭ "havi oportunon", tial la senco pri "pleja atingado" aŭ "fina destino". Dum la 13a jarcento, nordiaj poetoj, eble pro stilaj kialoj, ŝanĝigis la vorton "ragnarök" al "ragnarökkr". La termino rökkr venas de la prahindoeŭropa vorto *reg (w) os-, "malheleco, sunsubiro, obskureco". La germana traduko de la vorto ragnarökkr estas "Götterdämmerung", popularigita termino dum la 19-a jarcento de Richard Wagner en lia ciklo Der Ring des Nibelungen (La ringo de l' nibelungo), kies lasta opero estis "La krepusko de la dioj" (Götterdämmerung germane).

Ragnarök ne signifas "krepuskon de la dioj"; ĉi-frazo estas traduko de Götterdämmerung, kiu alterne estas tradukaĵo el la germana lingvo de la vorto Ragnarökkr, uzata de Snorri Sturluson anstataŭ la origina Ragnarök el la Poezia Edda. Ĝi temas aŭ pri misuzo aŭ poezia vortludo inter la antikva nordia lingvo rök ("sino") kaj rökkr ("krepusko").

Ortografio
  • Antikva Nordia lingvo: Ragnarök
  • Alternativoj: Ragnarøk