Ragnvald Rian

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-R

Ragnvald RIAN (naskiĝis la 17-an de septembro 1891) estis norvega komercisto en Trondheim kaj honora membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Li naskiĝis en Skogn kaj esperantistiĝis en 1906. Li estis multjara prezidanto de la Grupo Esperantista en Trondheim, kursgvidanto en Levanger kaj Trondheim, sekretario de Norvega Esperantista Ligo (NEL) 191213, Delegito de UEA de 1913.

Verkoj

Rian verkis gramatikon por koresponda kurso en 1923 kaj plenan Norvegan-Esperantan vortaron kun dudek mil vortoj kaj vortderivaĵoj en 1932. En 1948 sekvis la alidirekta vortaro Esperanto-norvega kun same ĉ. 20.000 kapvortoj, en 1963 fine pliampleksigo de la vortaro norvega-esperanta de 1932, farita de Erling Anker Haugen kun ĉ. 33.000 kapvortoj anstataŭ la 20.000 en la eldono de 1932.

  • 1932: Norsk-Esperanto Ordbok. Trondheim: Norsk Esperanto Forbund, 1932, 140 p. 23 x 16 cm.
  • 1948: Esperanto-Norsk Ordbok. Oslo: Esperantoforlaget A/S, [1948], 174 p. 19 x 13 cm.
  • 1963: Rian, Ragnvald; Erling Anker Haugen. Norsk-Esperanto Ordbok. Oslo: Esperantoforlaget A/S, 1963, 374 p. 19 x 13 cm.

Fontoj

  • Ockey, Sutton. Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2002.