Raiding
El Vikipedio
| Raiding | ||
| hungare: Doborján, kroate: Rajnov | ||
| Foira komunumo | ||
|
||
| Lando | ||
|---|---|---|
| Federacia lando | Burgenlando | |
| Distrikto | Oberpullendorf | |
| Supermara alteco | 253 m s. m. | |
| Areo | 13 km² (1 300 ha) | |
| Loĝantaro | 840 | |
| Unua mencio | 1425 | |
| Poŝtkodo | 7321 | |
| Telefona antaŭkodo | 02619 | |
| Aŭtokodo | OP | |
Raiding estas malgranda komunumo en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando kaj en distrikto de Oberpullendorf. Ĝi situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ flankovojo. Oberpullendorf troviĝas en distancoj de 15 kilometroj.
Historio [redakti]
La unua mencio pri la setlejo devenis el 1425. En 1910 loĝis en Doborján 928 da homoj, plejparte aŭstroj. Ĝis 1920 Doborján apartenis al Hungario, al departemento Sopron, al distrikto de Felsőpulya, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). La komunumo ricevis la rangon foira komunumo en 1990.
Famuloj [redakti]
- naskiĝis en 1811 komponisto kaj pianisto Franz Liszt
- naskiĝis en 1935 episkopo Paul Iby