Crémines

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Raimeux de Crémines)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Crémines (stacidomo) kaj Crémines-Zoo (stacidomo).
Crémines
Blazono de Crémines
Lernejo de Crémines
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Moutier
Geografia situo CH1903: 600335 / 236938 (mapo)47.2833333333337.4430555555556Koordinatoj: 47° 17′ N, 7° 27′ O; CH1903: 600335 / 236938 (mapo)
Nombro de loĝantoj 534
Areo 9,35 km²
Alteco 616 m super marnivelo
Poŝtkodo 2746
Komunumkodo 0691
Mapo de Crémines
vdr


Crémines estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 534 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Crémines situas en oriento de la Granda Valo, proksimume 5 kilometrojn oriente de Moutier. Tra la komunumo fluas de oriento al okcidento la rivereto La Raus, kiu en Moutier alfluas al Birs. La nordan komunumlimon formas la kresto de la ĵurasa montoĉeno Mont Raimeux, kie sur alteco de 1250 m s.m. troviĝas la plej alta punkto de la komunumo kaj kie situas la vilaĝeto Raimeux de Crémines, kiu ankaŭ apartenas al la komunumo. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,35 km², de kiuj 53% estas kovritaj de arbaro, 42% servas por agrikulturo kaj 4% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Crémines limas en nordoriento al Vermes (JU), en oriento al Corcelles, en sudo al Gänsbrunnen (SO), en okcidento al Grandval, kaj en nordokcidento al Rebeuvelier (JU).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Balsthal al Moutier. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per stacidomo ĉe la fervojlinio de Soloturno al Moutier. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A16 situas 5 kilometrojn okcidente en Moutier.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Crémines datiĝas el la jaro 1461 kiel Crimene.

Dum mezepoko ĝis la Franca Revolucio Crémines apartenis al la paroĥaro Moutier-Grandval, kiu siavice apartenis al la princepiskopejo Bazelo. De 1798 ĝis 1813 Crémines apartenis al Francio, unue al la departemento Mont-Terrible kaj poste al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 Crémines per la Viena Kongreso estis atribuita al la Kantono Berno kaj fariĝis parto de la distrikto Moutier, kiu je la 1-a de januaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berna Ĵuraso. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]