Raimundo de Farias Brito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raimundo de Farias Brito
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1862 (1862-07-24)
en São Benedito
Morto 16-an de januaro 1917 (1917-01-16) (54-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Profesio
Okupo verkistofilozofo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Raimundo de Farias Brito

Raimundo de Farias Brito (24-a de julio 1862 - 16-a de januaro 1917) estis brazila verkisto kaj filozofiisto. Li naskiĝis en la vilaĝo São Benedito, tiam en la provinco Cearao kaj ekstudis en Sobral, kien li iris en 1870. En 1878 li translokiĝis al Fortalezo kaj en 1881 matrikuliĝis en la Fakultato pri Juro de Recife, kie li bakalaŭriĝis en la fino de 1884. Reveninte al Cearao, oni nomis lin publika akuzisto. Respublikano kaj aboliciismano, li ekagis en la politika medio en la fino de la imperia epoko de Brazilo.

De 1902 ĝis 1909 vivis Farias Brito en Belém (Parao), kie advokatis, estis publika akuzisto kaj profesoro en fakultato pri juro. Irinte al Rio-de-Janejro en 1909, li enskribiĝis en konkurso por la katedro pri logiko de la Lernejo Pedro II. Ekzameniĝis 15 kandidatoj, inter ili Euclides da Cunha, kiu aprobiĝis unue kaj fariĝis profesoro, dum Farias Brito aprobiĝis due. Poste, Euclides mortis kaj Farias Brito ekokupis lian lokon. Li mortis en Rio-de-Ĵanejro

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Finalidade do Mundo - Volume I (Celo de la de Mondo - Volumo I), en 1895;
  • Finalidade do Mundo - Volume II (Celo de la Mondo - Volumo II), en 1899;
  • Finalidade do Mundo - Volume III (Celo de la Mondo - Volumo III), en 1905;
  • A Verdade como regra das ações (La vero kiel regulo de la agoj), en 1905;
  • A base física do espírito (La fizika bazo de la spirito), en 1912; kaj
  • O Mundo Interior (La Interna Mondo), en 1914.