Raisa Gorbaĉova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raisa Gorbaĉova
Persona informo
Раиса Максимовна Горбачёва
Naskonomo Раиса Максимовна Титаренко
Naskiĝo 5-an de januaro 1932 (1932-01-05)
en Rubcovsk
Morto 20-an de septembro 1999 (1999-09-20) (67-jaraĝa)
en Münster
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per leŭkemio vd
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj rusaangla vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater Moscow University's Department of Philosophy • Moscow State Pedagogical University vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio • Sociala Demokrata Partio de Rusio vd
Familio
Patro Maxim Titarenko vd
Patrino Alexandra Titarenko vd
Gefratoj Yevgeny Titarenko vd
Edz(in)o Miĥail Gorbaĉov vd
Infanoj Irina Virganskaya# vd
Parencoj Andreo Gromiko vd
Profesio
Okupo sociologopolitikisto • publika konato • universitata instruisto • filozofo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Raisa Maksimovna GORBAĈOVA, naskonomo Titarenko (ruse Раиса Максимовна Горбачёва), naskiĝis la 5-an de januaro 1932 en Rubcovsk, Altaja regiono, Siberio, mortis la 20-an de septembro 1999 en Münster, Vestfalio, Germanio) estis rusia sociologino. Kiel edzino de Miĥail Gorbaĉov ŝi estis influa, socie kaj kulture engaĝita virino en la ŝtatoj Sovetunio kaj Rusio.

Raisa Gorbaĉova dum oficiala prezidanta vizito 1989 en Bonno (Germanio)

Vivo[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo kaj junaĝo[redakti | redakti fonton]

Raisa Titarenko naskiĝis en 1932 kiel plej aĝa el tri gefratoj. La patro Maksim Andrejeviĉ Titarenko estis ukrainia fervoja inĝeniero el Ĉernihivo, la patrino Aleksandra Petrovna Porada devenis el Veseloyarsk, Siberio. La infanaĝon ŝi pasigis en Siberio kaj en la urala regiono. Post bonega finigo de la mezlernejo en Sterlitamak (dekorita per ora medalo) ŝi studis en la Moskva Ŝtata Universitato filozofion kaj sociologion kaj tie konatiĝis kun la farmistofilo Miĥail Gorbaĉov, kiu tie studis juron.

En 1953 ambaŭ geedziĝis, kaj post ŝia universitata finekzameno ambaŭ en 1957 translokiĝis al Stavropol, kie ili vivis 23 jarojn. Miĥail Gorbaĉov tie kiel juristo laboris pri sia kariero en la komunista partio de Sovetunio kaj ties junulara sekcio Komsomol; Raisa Gorbaĉova komence laboris en la urba biblioteko kaj sekve en sia precipa fako sociologio instruis en lernejoj kaj en la agrikultura instituto de la urbo. En 1957 naskiĝis ilia sola filino Irina.

Scienca laboro kaj kariero[redakti | redakti fonton]

En 1967 Raisa Gorbaĉova publikigis sian doktorigan tezon en la fako Sociologio sub la titolo "Kreiĝo de novaj ecoj de la vivmaniero de la kolĥozaj farmistoj [baze de sociologiaj esploroj en la regiono Stavropol]" (ruse Формирование новых черт быта колхозного крестьянства [по материалам социологических исследований в Ставропольском крае]), en kiu ŝi atentigis pri la malfacila situacio de la kamparaj loĝantoj en la Stavropola regiono.

En 1978 la familio Gorbaĉov translokiĝis al Moskvo, kie Miĥail Gorbaĉov estis sekretario en la centra komitato de la komunista partio de Sovetunio. La novaj vivkondiĉoj alportis multajn materiajn privilegiojn, Raisa Gorbaĉova tamen ankaŭ en Moskvo mem perlaboris salajron. Ĝis la jaro 1985, kiam ŝia edzo iĝis ĝenerala sekretatio de la partio, ŝi en la Moskva Ŝtata Universitato instruis siajn fakojn filozofion kaj sociologion.

Edzino de la partia ĝenerala sekretario kaj prezidanto[redakti | redakti fonton]

En 1986 - kiel edzino de la prezidento de la ŝtato Sovetunio - ŝi kune kun aliaj sciencistoj kaj artistoj fondis la "Sovetunian Fondaĵon pri Kulturo", kiu kun multaj tre konataj membroj engaĝiĝis por la subteno de muzeoj, la konservo de historiaj preĝejoj kaj aliaj kulturaj konstruaĵoj, bibliotekoj kaj arkivoj ktp.

Krom sia kultura engaĝiĝo Raisa Gorbaĉova ankaŭ estis la alta protektanto de pluraj sociaj organizaĵoj kaj projektoj, ekzemple de la organizaĵo pri helpo al infanoj malsanaj post la katastrofo de Ĉernobilo, internacia helpa organizaĵo pri pediatria hematologio, kaj la centra moskva pediatria hospitalo. En 1987 la brita magazino Woman's Own elektis ŝin "virino de la jaro". En la politika klimato de la malfermiĝanta Fera Kurteno inter Sovetunio kaj ties satelitaj ŝtatoj de la Orienta Bloko unuflanke kaj Usono kaj la aliaj okcidentaj ŝtatoj aliflanke, ŝi havis gravan publikan rolon kiel akompanantino kaj konsilantino de Miĥail Gorbaĉov. Ŝi flegis internaciajn rilatojn al multaj publike konataj personoj kaj estis honorigita per honoraj doktorecoj en universitatoj de Eŭropo, Ameriko kaj Azio.

Pro sia kompare luksa vestiĝo kaj sinprezento, ŝi tamen ankaŭ estis kritikita en sia lando, kies loĝantaro dum la Gorbaĉov-erao estis ekonomie ŝarĝitaj. Dum la kreskantaj politikaj perturboj en la fina stadio de la ŝtato Sovetunio, kritiko kaj intriĝoj kontraŭ Raisa Gorbaĉova tamen ankaŭ estis uzitaj kiel celita politika atako al Miĥail Gorbaĉov.

Vivo en la postsovetunia Rusio[redakti | redakti fonton]

Post la armea puĉo de 1991 en Moskvo kaj la demisio de Miĥail Gorbaĉov el sia posteno de prezidanto de la ŝtato Sovetunio, li iniciatis fondaĵon por la subteno de sociscienca kaj politika esploroj - la tiel nomata Gorbaĉov-fondaĵo, en kies laboro Raisa Gorbaĉova estis kunengaĝita. Krome ŝi en 1997 fondis la "klubon Raisa Gorbaĉova", per kiu profesie alte kvalifikitaj virinoj agadis en konferencoj, donacokolektaj eventoj kaj la subteno de konkretaj projektoj por plibonigo de la vivkondiĉoj de virinoj en Rusio.

Tamen la puĉo malfavore influis la sanstaton de Raisa Gorbaĉova, kiu jam iom da tempo antaŭe estis malsaniĝinta je leŭkemio. Pluraj koratakoj kaj okulmalsano pluŝarĝis la sanstaton. La 20-an de septembro 1999 ŝi mortis en la universitata klinikaro de Münster en Germanio, kies pacientino ŝi estis ekde somero de tiu jaro. En Moskvo ŝi estis entombigita en la konata tombejo de la Novodeviĉij- aŭ Novvirgulinoj-Monaĥejo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Aŭtobiografio Я надеюсь…, "mi esperas" (1991), ankaŭ publikigita en pluraj aliaj lingvoj, ekzemple germane Leben heißt hoffen. Erinnerungen und Gedanken, "Vivi estas esperi. Memoroj kaj pensoj"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]