Raita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo priskribas la baratan saŭcan pladon Raita. Ankaŭ ekzistas finna skisportistino, kiu havas la nomon Henna Raita.
Raita kun kukumoj kaj mento

Raita (hinde रायता) estas barata saŭca plado - aŭ aldonaĵo al alia plado - surbaze de jogurto. Kontraste al parencaj eŭropaj antaŭmanĝaĵoj, kiel la greka jogurta saŭco Tsatsiki aŭ la turka Cacık, la albana jogurta supo Taratoi aŭ la bulgara Таратор, Tarator, Raisa baziĝas sur pli fleksebla elekto de enhavaĵoj. Krom la baza ingrediento jogurto tre ofte uziĝas kukumojajlo, sed ankaŭ eblas inter alie sed ankaŭ tomatoj, karotoj, malakraj kaj akraj kapsikoj, parte ankaŭ marinitaj legomoj kaj spicoj kiel kuminokurkumo en la plej diversaj kvantorilatoj.

Raita en stokholma barata restoracio

Uzo

Raita tradicie estas aldonaĵo al diversaj aliaj barataj manĝaĵoj kiel kareaĵoj, Dal, dolĉe-akraj aŭ acide marinitaj legomoj aŭ barata pano. Laŭ persona gusto multflanke eblas kombini la saŭcon kun aliaj pladoj.